Virino
en antikveco suferis de anoreksio kaj deprimo. Multaj doktoroj ne
sukcesis resanigi shin. Fine eminenta doktoro venis kuraci shin.
Post ekzameno li venigis du arlekenojn, ke ili kantu kaj dancu por
la malsanulino. Shi ekridis. En la sekvanta tago li petis du knabojn
distri shin kaj shi farighis gaja. En la tria tago li venigis du
bonapetitajn virinojn por manghi kune kun shi. Dank' al tio shi
rapide resanighis kaj post nelonge naskis sanan bebon.
De
antikveco rido estas bona kuracilo por iuj malsanoj kaj la supre
menciita kazo ne estis sola en la historio de Chinio.
|