Rido
sanigas kaj kuracas, sed troa rido malutilas al sano. Ofte okazas,
ke homoj abrupte mortis post troa ridado. Kaj en la antikva Chinio
oni nomas tiun fenomenon "troa ghojo damaghas la sanon".
En la reala vivo ofte okazas tia afero, ke homo ridegis kaj subite
svenis en troa ghojego pro efektivigho de deziro de multaj jaroj
au neatendita akiro de richajho. Troa ghojego estas malutila al
maljunuloj, char kadukighas la funkcioj de ilia korpo kaj facile
okazas kardiovaskulaj malsanoj.
En ridego ekstreme ekscitighas la simpataj nervoj, la surrena glando
multe sekrecias kauzante kongeston tra la tuta korpo. Nefortaj homoj
devas sin gardi kontrau ridego. Sube estas atentigoj por suferantoj
de kelkaj malsanoj:
1. Suferanto de hipertensio kaj arteriosklerozo ne devas ridegi,
char tio kauzas vaskulan konstrikton kaj levighon de sangopremo,
rapidigas korbaton kaj estigas cerban hemoragion kaj miokardian
infarkton.
2.
Suferanto de cerba embolozo kaj cerba hemoragio en atako kaj konvaleskado
ne devas ridegi, char tio kauzas recidivon au pliseriozighon de
la malsano, kaj ech morton.
3. Suferanto de miokardia infarkto ne devas ridegi, char tio seriozigas
miokardian iskemion kaj kauzas korpaneon.
4. Operaciito che torako, abdomeno, koro kaj vaskulo ne devas ridegi,
char tio fortigas doloron, malfruigas rekunighon de la trancho kaj
ech kauzas krevighon de la trancho.
5. Suferanto de hernio ne devas ridegi, char tio grandigas premon
en la abdomeno kaj hernion.
6. Suferanto de malstrechigho de sfinktero de urina kanalo au anuso
ne devas ofte ridegi, char tio grandigas premon en la abdomeno kaj
kauzas nereteneblecon de urinado kaj fekado.
7.
Suferanto de ofta luksacio de malsupra makzelo ne devas ridegi,
char tio kauzas deartikighon de makzelo.
8.
Oni ne devas ridegi dum manghado, char tiele oni facile inhalas
pecetojn de manghajhoj, kio kauzas fortan tusadon, sufokighon kaj
ech morton.
9. Post mangho oni ne devas ridegi por ne kauzi apendiciton, gastrodilatighon
kaj intestan tordighon.
10.
Gravedulino ne devas ridegi, char tio kauzas fortan konvulsion de
la abdomeno kaj levighon de premo en la utero, kiuj facile kauzas
aborton au antautempan akushon.
|