Senpaga kuracado de infektaj ftizuloj de Chinio

    La 24-a de marto estis la 21-a Ftiza Tago de la mondo. Chinio difinis la chi-jaran temon "Preventi kaj kuraci ftizon por alporti felichon al la popolo". Gvidanto de la Ministerio de Sano de Chinio diris, ke Chinio praktikas nuntempan strategion por bridi ftizon kaj senpage kuracas gravajn ftizulojn de Chinio.

    Ekde 1981 la rilata komisiono de la Shtata Konsilantaro de Chinio praktikis 10-jaran projekton por kuraci ftizon kaj formis serion da rilataj politikoj kun chinaj trajtoj. La china registaro helpas chefe la malrichajn homojn de okcidenta Chinio kaj donas kuracon al nepagipovaj ftizuloj.

    Ftizo estas unu el la chefaj kauzoj de malricho en la kamparo de Chinio. Nun Chinio havas 400 milionojn da infektitoj de tuberkulaj baciloj, la nombro de ftizuloj atingas 5 milionojn kaj chiujare 130 mil mortas de ftizo. Se mankos efika prevento kaj kuraco, tio serioze influos progreson de la ekonomio kaj socio de Chinio.