Nutradistoj
diris, ke racia preno de manghajhoj estas utila al la homa
imuneco kaj iagrade efika al la batalo kontrau SARS.
Nutradistoj de la China Centro por Preventi kaj Regi Malsanojn
diris, ke la suficho kaj harmonio de la nutroj en la homa
korpo havas striktan rilaton al la imuna sistemo kaj ankau
koncernas kapablon batali kontrau iuj kontaghaj malsanoj,
ekz. vitamino A estas multe utila por mallevi la morbokvanton
de la komplikigho de pulmito che morbiluloj. Kvankam portempe
oni ne estas klaraj pri la kauzo de SARS, tamen lau la nutradaj
esplor-fruktoj oni opinias, ke dank' al racia preno de manghajhoj
oni havigas al si sufiche da nutroj, kio estas utila al levo
de la homa imuneco kaj prevento de SARS.
Nutradistoj proponas, ke chi-flanke oni devas atenti jenajn
problemojn:
Unue, havigi al si sufiche da bonkvalita proteino, char proteino
estas materia bazo de la homa imuneco. Se chiutage oni prenas
ch. 200 gramojn da ovoj kaj malgrasa viando, tio tre utilas
al sano.
Due, havigi al si konvenan kvanton da vitamino A. Tio estas
utila al mukmembrano de la spira kanalo kaj prevento de virusoj
kaj tial utila al prevento de malsanoj de la spira kanalo
kaj SARS. Esplorado montras, ke la infanoj, al kiuj mankas
vitamino A, facile infektighas je la spira kanalo. Kaj tiaokaze
ili devas preni 30-50 gramojn da hepato unufoje chiusemajne
au chiutage tason da lakto kaj unu ovon.
Trie, havigi al si kontrauoksidajn vitaminojn, manghajhojn
richajn je mineralaj elementoj kaj aliajn nutrajhojn, ekz.
diversaj legomoj kaj fruktoj, char konvena kvanto da kontrauoksidaj
nutroj estas efika al reguligo de la homa imuneco.
|