Chinio sukcesis kulturi malgrandegan
koron el homa embrio

    Lastatempe en la Genera Centro de la Virina kaj Suchinfana Hospitalo de Shenyang de Liaoning-provinco oni sukcese kulturis koron el homa embrio, en grandeco de rizgrajno, kiu jam vivis 34 tagojn en laboratorio.

    La malgrandega koro estis apartigita de 52-taga embrio post abortigo de juna gravedulino. Sub mikroskopo oni povas klare vidi ghian regulan batadon. Ghi povas esti uzata por esplori novajn sciencojn, kiel chel-genetiko, molekul-genetiko kaj kresk-biologio. Sur tiu bazo oni povas plu esplori vivkondichojn de koro el homa embrio.