Racia dieto

de WA NA

    Racia dieto estas tre grava por la homa sano.

    Kia dieto estas racia por la homa sano? Jen legu, kion fakuloj diras pri tio.

Trinki lakton chiutage

     Pro manko de kalcio en longa tempo oni povas suferi de osta malkompakteco. Kalcio estas malfacile restigebla en la homa korpo, tial oni devas preni ghin chiutage. Estas bone trinki lakton chiutage.

     Nutradistoj alte taksas analizon pri la diversaj elementoj entenataj en la manghajhoj. Ili trovis, ke lakto estas kalcioricha, tial ili proponas, ke oni trinku lakton dum la tuta vivo kaj neniam chesigu tion.

     Nutradisto diris, ke lakto estas utila por preventi apopleksion, hipertension kaj kormalsanon kaj malhelpi la homan korpon ensorbi plumbon, kadmion kaj aliajn elementojn. La sengrasigita lakto kaj jahurto estas utilaj por levi la homan imunecon kaj labor-efikon de la homa cerbo kaj krome ghi estas utila anaku al hautobeligo kaj dormo.

Malpliigi sukerorichajn manghajhojn

     Korpulenteco malutilas al la homa sano. Multe da kuracistoj proponas, ke la korpulentuloj maldikighu, sed la shlosilo por malkorpulentigho estas malpliigi la sukerorichajn manghajhojn, kiaj pano, chokolado, rizo kaj kuko. Krom rizo kaj tritiko chiutage oni devas preni ankau aliajn specojn de cerealoj.

Konvenan kvanton da proteino

     Proteino entenata en la manghajhoj ne devas esti tro multa nek tro malmulta, alie oni suferas de dispepsio. Longe restinte en la homa korpo, la proteino shanghighos en venenan substancon. Pro tro malmulte da proteino oni suferas de hipotrofio kaj ech parkinsona malsano. Se oni malsanighas tro serioze, lin minacos la morto.

     Viando, fishoj, birdajhoj kaj diversaj faboj estas proteinorichaj.

     Nutradistoj proponas, ke oni manghu pli da fishoj, char ili estas utilaj al prevento de koronaria kormalsano, dum la virinoj devas preni pli da fabajhoj, kiuj povas liveri pli da femalaj hormonoj kaj malpliigi suferon kauzitan de klimaktera sindromo.

Moderigi manghadon

     Iu sciencisto estis severa al si mem. Li faris al si 13 regulojn por la chiutaga vivo kaj la unua estis moderigi manghadon.

     Por havigi al si malalkaloriajn manghajhojn oni devas elekti manghajhojn taugajn por li mem, kaj krom tio oni ne devas tro sate manghi. Iu sciencisto iam faris eksperimenton. Li lasis 100 simiojn manghi chiam lauvole, sed donis konvenan kvanton da manghajhoj al aliaj 100 simioj. Post 10 jaroj duono de la unuaj 100 simioj mortis, dum el la lastaj 100 simioj mortis nur 3.

     Moderigo de manghado estas utila por preventi diabeton, koronarian kormalsanon kaj hipertension.

Legomoj kaj fruktoj estas utilaj por vivlongigo

     Nutradistoj proponas, ke oni prenu pli da legomoj kaj fruktoj chiutage, kiuj donas abundon da vitaminoj. Oni devas substreki ankau, ke tiuj legomoj kaj fruktoj devas esti ne sterkitaj per kemia sterko. Pro tio oni devas preni nepoluitajn legomojn kaj fruktojn.

Teo utilas al la homa sano

     Teo estas utila por malpliigi tumorojn kaj preventi arteriosklerozon. Verda teo estas utila por prokrasti maljunighon.

     El la trinkajhoj de la tuta mondo teo estas plej antikva. La chin-medicinaj kuracistoj ofte uzas ghin por kuracado. Iuj chinoj faras kapkusenon el teo por kuraci cerban arteriosklerozon kaj aliajn malsanojn.

     Preskau chiuj shatas teon, kiu estas utila ne nur al refreshigo, sed ankau al sanigo kaj spirita vigligo. Unuvorte, teo estas ideala trinkajho por la homa sano.