En
la 13-a de oktobro la Monda San-Organizo (MSO) montras grandan kontenton
pri la sekureco de kuracado de la china kaj okcidenta medicinoj.
Fakte Chinio jam kuracis 60% da SARS-suferantoj per tiu kuracado.
Oficisto de MSO diris: "La fakto montras, ke la tradicia china
medicino ne havas gravan flank-efikon. Ni kontentas pri la sekureco
de la tradicia china medicino, ni rekomendas kontinuan esploradon
kaj studadon de la chinmedicina kuracado, char ghi havas latentan
efikon.
La oficisto diris, ke kuracado de la china kaj okcidenta medicinoj
povas redukti lacecon kaj anhelon de malsanuloj kaj mildigi la flank-efikon
de hormonoj en kuracado, samtempe tia kuracado ankau utilas al sorbo
de pulm-inflamo. La rezulto de studado montras, ke en la sama situacio
de suferantoj, nome suferantoj kun la sama malsano kaj kun la sama
agho, la nombro de mortintoj, kiuj akceptis kuracadon per la china
kaj okcidenta medicinoj, estas malpli granda ol tiu, kiu akceptis
nur la okcidentmedicinan kuracadon. Kaj krome la kuracistoj prenintaj
medikamenton ne suferas SARS.
Pro la bona efiko de kuracado la china kaj okcidenta medicinoj,
specialistoj esperas, ke la registaro enmetos la tradician chinan
kuracadon en la klinik-savan sistemon kontrau neatendita malsano.
|