La
6-an de aprilo china chefministro Wen Jiabao inspektis la Chinan
Centron por Kontroli kaj Preventi Malsanojn kaj faris diskuton kun
medicinistoj. Li diris, ke la china registaro donis grandan atenton
al netipa pulmito kaj ghustatempe alprenis serion da rimedoj por
preventi kaj kuraci ghin kaj akiris rimarkindan efikon. Li diris,
ke la china registaro estas kapabla limigi ghian disvastighon.
Wen
diris, ke la china Ministerio de Sano tenas intiman kontakton kun
la Monda San-Organizo en prevento kaj kuraco de netipa pulmito.
De la 1-a de aprilo chiutage ghi informas la Mondan San-Organizon
pri la situacio kaj faras esploradon kun ghiaj fakuloj. La higienaj
departementoj de Chinio publikigas al la socio la staton de tiu
epidemio kaj konigas sciojn kontrau ghi. La china registaro volontas
intensigi sian kunlaboron kun aliaj landoj por efike preventi kaj
kuraci ghin.
|