La
23-an de oktobro la Shtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado
de la China Popola Respubliko anoncis, ke la china registaro konstruos
en la venontaj 3 jaroj fundamentan urghsavan sistemon, kiu, konforma
al la naciaj cirkonstancoj, kapabla en chiuj koncernaj flankoj,
rapide kaj harmonie funkcianta kaj daure disvolvighanta, servos
al la tuta lando.
La
komisiono kaj Ministerio de Sano de Chinio okazigis kunvenon antau
nelonge cele realigi la planon pri konstruo de la urghsava sistemo
rilate la neatenditajn publikajn higienajn aferojn. La kunveno eksplicis,
ke por konstrui la sistemon oni devas bone trakti 3 gravajn problemojn,
t.e. pliigi la kapablon trakti la neatenditajn aferojn kaj levi
la kuracan nivelon; bonordigi la strukturon de richfontoj kaj fari
racian aranghon; kaj perfektigi la urghsavan kuracan sistemon kaj
kapablon.
Respondeculo
de la komisiono diris, ke en 2003 kaj 2004 chiuj municipoj, provincaj
kaj subprovincaj chefurboj devas fondi urghsavan centron de malsamaj
skaloj kaj hospitalon de infektaj malsanoj kaj chiuj hospitaloj
de guberniaj urboj devas havi apartan klinikon de infektaj malsanoj.
La
bezonataj kapitaloj devas esti asignitaj de la centra kaj lokaj
registaroj au kolektitaj per favora kredito en- kaj eksterlanda.
|