Promesoj de la china registaro kontrau aideso

    La 6-an de novembro konstanta vicministro de la Ministerio de Sano de Chinio faris paroladon en la pintkunveno pri chinaj entreprenoj en la forumo de la monda ekonomio. Li diris, ke en la batalo kontrau aideso, la china registaro intensigos sian laboron por preventi kaj kuraci aideson kaj kategorie bremsos ghian disvastighon. Pro tio ghi faris jenajn kvin promesojn:

    Unue, la china registaro prenos la laboron preventi kaj kuraci aideson kiel sian gravan taskon kaj intensigos siajn kontrolon kaj ekzamenon al ghi.

    Due, la china registaro senpage donos medikamentojn kontrau aideso al chiuj suferantoj en la kamparo kaj tiuj malrichaj en la urboj, intensigos konstruadon de la kuraca sistemo kontrau aideso kaj establos medicinajn grupojn por preventi kaj kuraci ghin kaj levi la kuracan nivelon.

    Trie, la china registaro perfektigos leghojn kaj regulojn, intensigos sian laboron kontrau dangheraj kondutoj, faros energian propagandon kontrau aideso, proponos sanan seksan vivon en la loghkvartaloj kaj oponas kontrau chiaj toksoj, por ke la popolamasoj levu sian kapablon kontrau aideso.

    Kvare, la china registaro protektos la leghajn rajtojn kaj interesojn de la aidesuloj kaj oponos kontrau la socia diskriminacio.

    Kvine, la china registaro disvolvos aktivan internacian kunlaboron por intensigi la informan, teknikan kaj financan intershanghon kaj faros chion eblan por bremsi disvastighon de la malsano kaj realigi la celon bremsi ghin en la tuta mondo.