En
la 24-a de novembro, la chinaj ministerioj de civilaj aferoj, sano
kaj financo decidis kompletigi kurac-helpan sistemon por helpi malrichajn
kamparanojn kaj tiujn sen legha au kapabla vivtenanto, tiujn perdintajn
la laborkapablon kaj tiujn maljunajn, kriplajn kaj neplenkreskintajn
sen vivrimedoj.
Jam
en tiu chi jaro oni ekpraktikas la kurac-helpan sistemon, kiu perfektighos
antau la jaro 2005.
La
lokaj registaroj starigas fonduson per monsumoj asignitaj de diversnivelaj
financaj departementoj kaj mondonacoj de diversaj flankoj de la
socio.
Kaj
nun en la loko, praktikanta la kurac-helpan sistemon, oni helpas
tiujn malsanulojn pagintajn la tutan au partan kotizon, por ke ili
ghuu la kooperan kurac-sistemon, kaj en la loko, ankorau ne praktikanta
la sistemon, la registaro monhelpas tiujn gravajn malsanulojn, kiuj
ne kapablas pagi la kuracan kotizon.
|