Respondeculo
de la malsan-bremsa departemento de la China Ministerio de Sano
diris antau nelonge en la internacia forumo pri prevento kaj kuraco
de SARS, ke la reviziata legho pri prevento kaj kuraco de infektaj
malsanoj havos novan artikolon pri senpaga kuraco de specialaj homgrupoj
suferantaj de infektaj malsanoj, kaj oni donos la reviziajhon al
la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso antau marto
de 2004 por aprobo.
Li
diris, ke fakte oni jam komencis senpagan kuracon de specialaj homgrupoj
suferantaj de infektaj malsanoj, tamen pro manko de klara legha
difino, ne chiuj observis la saman principon en la praktikado. Post
la revizio tiu principo estos garantiata leghe. La china registaro
difinos la specojn de la malsanoj kaj asignos la bezonatan monsumon.
La
nuna legho pri prevento kaj kuraco de infektaj malsanoj estis aprobita
de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso en 1989.
Ghi ja ludis grandan rolon en prevento kaj kuraco de SARS en la
unua duono de 2003 kaj en la praktikado oni trovis iujn mankojn.
Por garantii la kontinuecon kaj stabilecon de la legho pri prevento
kaj kuraco de infektaj malsanoj estas necese leghigi la principon
efikan en la praktikado.
|