Nanometra osta protezo aplikata en
kliniko en Chinio

de LI JIANGTAO

    Moderna medicino povas resanigi vunditajn kaj rompitajn ostojn kaj nun oni jam aplikas nanometran teknologion por kuraci ostorompitojn. Lastatempe 18 pacientoj akceptis nanometrajn ostajn protezojn produktitajn de Qinghua-universitato.

    Esplorado de nanometra osta protezo estas multe subtenata de la china registaro kaj la esplora grupo de profesoro Cui Fuzhai de la Materiala Fakultato de Qinghua-universitato sukcesis en tio post 6-jara penado. Osta protezo el nanometra materialo estas tute malsama ol tiu el tradicia materialo, ke ghi ne postlasos greftajhojn en la homa korpo. Nanometra osta protezo estas utila al kresko de homa osto kaj oni donas al ghi la strukturon de natura osto.

    Kiel nanometra osta protezo helpas kreskon de homa osto? Simile al rampajhoj de vegetalo, ostaj cheloj de la homa korpo iom post iom eniros en la greftitan nanometran ostan protezon. "Vorante" la nanometran protezon, la originaj ostaj cheloj kreskas kaj akumulighas en la protezo, la materialo de la protezo estis sorbita de la homa korpo kaj fine la nanometra osta protezo estis anstatauita de la ostaj cheloj propraj de la homa korpo.

    De novembro de 2002 ghis la 17-a de marto de 2003, Dongzhimen-hospitalo de Pekino jam greftis nanometran ostan protezon al 18 pacientoj. Samtempe kun tio ankau la Medicina Instituto de Universitato de Jiangsu-provicno faris klinikan eksperimenton de nanometra osta protezo. La eksperimento pruvis, ke nenia ekskluzivo okazis al la nanometra osta protezo.

    La homaro senchese esploris ostan grefton dum pluraj jarcentoj, precipe por ripari grandsferan ostan difekton pro vundo, tumoro kaj infekto. Sed ghis nun tio restis malfacile solvebla problemo en la mondo. Greftado de osto de paciento mem aplikata nuntempe malfacile povas plenumi la bezonon de grefto de granda ostopeco, dum infekto kaj ekskluzivo pro grefto de osto de fremda korpo estas seriozaj, kaj krome la fatala komplikajho pro longigo de osto malhelpas vastan aplikadon de la tekniko.

    Nun la kliniko vaste aplikas ostan protezon metalan, ceramikan au makromolekulan, sed tiuj materialoj havas mankon kaj la shlosila problemo estas elfari novtipan materialon por osta protezo. La klinika eksperimento de nanometra osta protezo alportos novan disvolvighon de klinika aplikado de anstataua materialo de osta protezo.