La
1-an de januaro, 2004, la Ministerio de Sano de Chinio publikigis,
ke jam komplete finkonstruighis la reta platformo pri informoj de
la publika higieno en Chinio kaj oficiale ekfunkciis la reta sistemo
de rekta raporto pri epidemia stato en Chinio.
Tio
signifas, ke chiuj kuracaj establoj de diversaj lokoj de Chinio
povas rekte raporti la infektajn kazojn kaj subitajn komplikajhojn
rilatajn la publikan higienon pere de la reto kaj dank' al tio la
Ministerio de Sano kaj la China Centro de Prevento kaj Rego de Malsanoj
povas ghustatempe ricevi la informojn kaj fari rapidan reagon.
Printempe
kaj somere de 2003 Chinion atakis SARS kaj tiam la china registaro
decidis kiel eble plej rapide fondi urghan mekanismon kontrau subitaj
komplikajhoj de la publika higieno kaj informan sistemon pri monitorado
de la infektaj malsanoj, kiu kovros la plej malproksimajn kaj plej
bazajn lokojn de la lando. Por tio la China Centro de Prevento kaj
Rego de Malsanoj proponis konstrui retan platformon pri informoj
de la publika higieno kaj la Ministerio de Sano ellaboris gheneralan
planon por konstrui la informan sistemon, kiun oni komencis konstrui
post nelonge.
Post
tio oni finis trejnadon de instruistoj el 31 provincoj pri prevento
kaj monitorado de la malsanoj kaj plenumis konstruadon de la domo
de la shtata datencentro kaj platformo de hardvaroj de la centro.
La 22-an de decembro, 2003, plenumighis la projekto de la reguloj
pri la administra teknologio kaj softvaroj de la reto destinataj
por la sistemo.
|