100 vendomashinoj de preventiloj
funkcias en Pekino

de ZUO YAN

    De februaro, 2004, en Pekino 60 mil naskipovaj virinoj ricevas IC-karton, per kiu ili povas senpage preni chiujare 12 skatolojn da preventiloj che 100 vendomashinoj de preventiloj en la tuta urbo.

    Antaue la naskipovaj virinoj ricevis senpagajn preventilojn ekskluzive che naskolimigaj oficistoj. Malgrau, ke naskolimigo estas fundamenta politiko de Chinio, multaj opinias, ke tio estas privata afero, kaj ili preferas acheti preventilojn en vendejo au apoteko ol senpage ricevi ilin. Antau 2 jaroj en Pekino aperis automataj vendomashinoj de preventiloj, oportunaj por la naskipovaj virinoj. Chi-foje la registara departemento de naskolimigo instalis mashinon en 100 loghkvartaloj de la 12 distriktoj, kiuj servas tutan tagon.

    Respondeculo pri naskolimigo de Pekino diris, ke en la estonteco tiu laboro tushos ech virojn, kiuj povos ricevi tian servon.