Antau
la Virina Tago la Infana Fonduso de UN informis, ke en chiu minuto
mortas unu gravedulino en la mondo, kaj chiujare chirkau 515 mil
gravedulinoj mortis pro anormala akusho.
La
Franca Novajh-agentejo informis, ke en la evoluintaj landoj nur
chiu 4100-a gravedulino mortas pro anormala akusho, sed en la disvolvighantaj
landoj dektriono da gravedulinoj mortas pro anormala akusho.
La
ekzekutiva direktoro de la Infana Fonduso de UN akcentis, ke estas
malfacile kredeble, ke en 2002 ankorau tiom multaj virinoj mortis
pro tiu kialo. Li petis, ke chiuj penu por likvidi tiun diferencon,
ke chiuj landoj alprenu respondajn rimedojn por starigi ginekologia-obstetrika
medicina sistemo, por ke chiuj gravedulinoj vivu sane.
Ghenerala
sekretario de UN Anna montris en la salutvortoj pro la Virina Tago,
ke efektivigi egalrajtecon de viroj kaj virinoj estas devo de la
tuta socio. UN decidis peni por la egalrajteco de la viroj kaj virinoj,
char egalrajteco de viroj kaj virinoj estas grava kanalo por likvidi
malrichecon kaj efektivigi dauran disvolvighon. Por tio UN okazigos
serion da internaciaj kunvenoj en Meksikio, Hispanio kaj Sud-Afriko
por emfazi la rolon kaj kontribuon de la virinoj en la disvolvigho
de la socio.
|