Ne portu valorajn juvelojn por via sano

    Nun pli kaj pli multe da homoj preferas valorajn gemojn, char en iliaj okuloj la juveloj el valoraj gemoj aspektas elegante, sed sciencistoj diras, ke ju pli valoras la gemoj, des pli malutilas ili al la homa sano.

    Kial? Char la valoraj gemoj havas eksterordinare multe da radiaj elementoj. Iliaj bela koloro kaj brilo formighis en la geologia evoluo dum milionoj da jaroj, ricevinte malrapide malfortajn radiojn, kiuj donis al la gemoj mem radiajn elementojn. Por ke la juveloj havu pli da brilo, iuj juvelistoj priradias la gemojn per gamaradioj, iuj ech metas topazon, spodumenon kaj aliajn facile aktivigitajn gemojn en atoman reaktoron, por ke la neutronaro sufiche priradiu ilin, tiel ke la priradiitaj gemoj forte disradias post nelonge, kaj sekve de tio la radiaj elementoj entenataj de la gemoj dekoblighas kaj ech kelkdekoblighas ol la normalaj entenoj. Post atentema mezurado kaj esplorado fakuloj konkludis, ke homoj, portantaj tiajn juvelojn en unu jaro, ricevis radiojn multe pli grandajn ol la permesitaj. Ja estas terure, ke la koliero el gemo pendas ghuste che la kolo au antau la brusto, pro kio la ebleco de kancerigho de mamoj kaj pulmoj centoblighas.

    Sciencistoj konsilas ne porti valorajn juvelojn kaj precipe tiujn el valoregaj gemoj.