En
esplorado de la efiko de china drogherbo, francaj sciencistoj trovis,
ke poligono (Polygonum tinctorium) estas efika por malhelpi
dividighon de kanceraj cheloj.
Ili
trovis ankau, ke ghi estas mirinde efika por kuraci kronikan leukemion
de mjelaj cheloj. Por koni ghian kuracan efikon, ili kunlaboris
kun britaj kaj germanaj sciencistoj kaj faris farmakologian analizon
de la molekuloj de la drogherbo.
Esplorinte
per pluraj metodoj, ili trovis, ke poligono ludas decidan rolon
por malhelpi dividighon de kanceraj cheloj. Ghi povas fari reakcion
kun dependa enzimo en la homa korpo kaj malhelpi la funkcion de
kanceraj cheloj, dum tiu enzimo rekte influas ilian dividighon.
Poligono
estas unujara herbo, ghiaj tigo kaj folioj estas akragustaj kaj
ghiaj floroj palrughaj au palverdaj. La tuta herbo povas esti prenata
kiel drogo. Esploristoj opinias, ke malkovro de la eksterordinara
utilo de poligono malfermis novan pensmetodon por venki kancerojn
kaj donis novan bazon por malhelpi kreskon de la kanceraj cheloj
en la posta esplorado.
|