Biologia chipo por kontrolo de viruso de hepatito C farita de Chinio

    Lastatempe chinaj sciencistoj elfaris biologian chipon por diagnozo kaj sango-distingo de hepatito C, kiu estos uzata kiel nova biologia produktajho post sankcio de la Shtata Administracio de Medikamenta Kontrolo. La nova produktajho utilas al rego kaj esploro de hepatito C.

    En Chinio trovighas 40 milionoj da infektitoj de hepatito C, kiu disvastighas chefe pere de sango. Tial oni devas altigi la nivelon kontroli viruson de hepatito C. En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento la biologia chipo kiel io avangarda komencis rapide progresi. Ghi havas vastan perspektivon kaj valoron por diagnozo, esploro de nova medikamento, mediprotekto, kvaranteno de plantoj kaj bestoj, jugh-atesto k.a.

    Dume la chefa laboratorio de la China Milit-medicina Akademio estas esploranta novan chipon de kontrolado de virusoj de hepatito B kaj C, sifiliso kaj aideso.