La
9-an de decembro la Yangzi-a Bioscienc-teknologia Limigita Kompanio
(Grupo) de Hongkong publikigis, ke kunlabore kun Pekino ghi akiris
novan progreson en kuraco de aideso kaj nun ghi petas patenton de
Usono pri siaj esploraj fruktoj. Por akceli la esploradon ghi daure
kunlaboros kun Xiehe- kaj You'an-hospitaloj de Pekino en la esplorado,
fondos specialan grupon kontrau aideso kaj asignos 370 milionojn
da Hongkong-aj dolaroj.
Respondeculoj
de aides-sekcioj de Xiehe- kaj You'an-hospitaloj de Pekino diris,
ke kunlabore kun la Hongkong-aj kolegoj ilia kuracado de aideso
akiris ghojigan progreson post unu-jara esplorado. Per sia kuracado
ili povas plibonigi la sanstaton de pli ol 80% de la enhospitalighintaj
aidesuloj. Kaj plie tiu metodo estas utila por plibonigi la imunecon.
Ili decidis daure kunlabori kun la Hongkong-aj kolegoj tiuflanke.
|