Por la homa sano

de ZUO YAN

    Antaue la chinoj ofte nomis amindan knabon per dikuleto, sed nun pli kaj pli multe da gepatroj maltrankvilas pro la dikeco de siaj infanoj. Fakte dikighas hodiau ne nur infanoj. Oni diris, ke en Pekino estas multe da dikaj homoj. Higienaj departementoj proponas difini "tagon kontrau korpulenteco" , sed ghis hodiau oni ankorau ne decidis, char Chinio havas tro multe da similaj tagoj por la homa sano.

    "Solvi problemon pri vestoj kaj manghajhoj de la loghantoj" iam estis celo strebata de la china registaro. Nun dank' la la rapida ekonomia disvolvigho la chinoj ne plu maltrankvilas pri vestoj kaj manghajhoj. Plene ghuante la fruktojn de la moderna civilizacio, multaj suferas de hipertensio, koronaria kormalsano, diabeto kaj grasa hepato. Nun pli kaj pli multighas korpulentuloj.

Stelo-doktoro

    Hong Zhaoguang estis 63-jara kuracisto de Anzhen-hospitalo, Pekino. Li prelegis pri la homa sano en multaj lokoj de la lando, kio faris lin stelo.

    Antau 8 jaroj li konigis sanigajn metodojn al iu enhospitalighinta paciento. Ekster lia atendo la samchambranoj de la paciento kun granda intereso auskultis lian predikon. Iom post iom ankau pacientoj de aliaj chambroj venis auskulti lin. Je tio li konsciis, ke prelego pri la homa sano estas pli grava ol sola kuracado, li do komencis prelegi pri la homa sano surbaze de sia klinika sperto akumulita en la pasintaj 40 jaroj. Li prelegis foje refoje en malsanulejo, laborista manghejo, jen en tiu urbo jen en la alia por konigi al la auskultantoj sanigajn metodojn.

    En longa tempo la nomo de Hong Zhaoguang ofte legighis en amaskomunikiloj de Chinio. Cirkulas 68 specoj de manuspriptoj pri liaj prelegoj. En la shanhaja jhurnalo Jiefang Ribao aperis lia artikolo "Kiel ni povas atingi 100-jarighon?". En tiu tago la jhurnalo elcherpighis en malpli ol unu horo. Dekoj da eldonejoj deziris fari interkonsenton pri eldonado de lia verko. La libro "En saniga trajno", en kiun estis metita lia prelego vendighis chiutage po 10 mil ekzempleroj kaj nun pli ol 500 organizoj invitas lin fari prelegon.

    Li estas tre okupita kaj iam en unu tago li devas fari tri prelegojn, chiu dauras pli ol 2 horojn. Auskultinte lian prelegon, oni konkure achetas lian verkon.

    Hong konfesis, ke estas tute ekster lia atendo, ke liaj prelegoj kaj verko estas tiel varme shatataj de la publiko. "Tio tamen pruvis, ke oni donas pli kaj pli grandan atenton al sia sano."

    Li substrekis ankau, ke levi la konscion de la chinoj pri sia propra sano estas urgha afero, char li trovis, ke multaj malsanoj estas preventeblaj.

    Konforme al la homa penado por esti chiam sanaj, nun en multaj plansetlejoj de Pekino aperis fizikaj ekzercejoj kun gimnastikaj instalajhoj kaj multaj chevojaj bazaroj kaj malpuraj anguloj farighis belaj ludkampoj. Oni scias, ke ili devas atribui chion chi tion al la saniga projekto de la tuta loghantaro.

    Tiu projekto estis lanchita de la Shtata Ghenerala Sporta Buroo en 1998 kun la celo elkulturi la kutimon de konstanta fizika ekzercado che la loghantoj. Nun oni ne kontentighas pri la tiel nomataj bona manghado kaj kvieta vivado, sed strebas al la bonkvalita kaj pli longa vivado.

Sanigaj kluboj

    La chinaj 20-40-jaraj urbanoj de blanka kolumo ekhavis novan hobion, t.e. fari fizikan ekzercadon por sano kaj korpograciigo. Nun sanigaj kluboj estas tre bonvenaj al loghantoj de Pekino, Shanhajo, Kantono kaj aliaj kompare evoluintaj urboj. Nun ankau eksterlandanoj investas tiun kampon.

    Antaue nur en luksaj hoteloj estis kluboj kun korpograciigaj instalajhoj, kiujn uzis nur richaj eksterlandanoj, char la jara kotizo estis 2 mil usonaj dolaroj, kompreneble tiu sumo superis la pagipovon de la tiamaj chinoj, sed nun ankau ordinaraj chinoj vizitas tiajn klubojn, kies kotizo estas multe malpli alta ol en la luksaj hoteloj.

    "Chu vi deziras bonan sanon? Ni povas servi al vi en via hejmo."

    Nun en la urbo Wuhan ofte legighas tiaj afishoj.

    Tiaj afishoj koncernas chefe korbopilkon, piedpilkon, kuradon, tenison, tajghichuan-gimnastikon kaj aliajn. Chiufoje la leciono dauras 2 horojn kontrau 50-100 juanoj. Lu Qiang, studento de la sporta fakultato de la Centra-chinia Universitato, diris al mi, ke li multe ricevis de tiu laboro. Li konigis, ke iuj kun klara celo invitas familian instruiston, por ke iliaj infanoj akiru altan poenton en la sporta ekzameno, kaj aliaj dedichas grandan atenton al tio por plibonigi la sanstaton de siaj infanoj.

"Hodiaua rapideco"

    "Rapideco" nun multe influas la vivon de multaj chinoj. La homoj, kiuj alkutimighis al malrapideco nun sentas grandan premon kaj devigite penas fari chion pli rapide ol antaue. Kun rapida ritmo oni facile perdas profundan meditadon pri aferoj.

    La socia progreso kaj scienca disvolvigho rapidigas la ritmon de homa vivo. Mikroonda forno povas prepari varman manghajhon en nur kelke da minutoj. Mallongighis informado kaj akcia negoco. Telefakso, poshtelefono kaj retposhto faras chion rapida. Krom tio, oni chiam deziras rapidan servadon. Nun oni malpaciencighas ech pro iom longa atendo de lifto. Verkisto de populara scienco diris, ke nun oni povas pacience atendi ne pli ol 15 sekundojn, kaj se la atendo dauras pli ol 40 sekundojn, ili perdas sian paciencon.

    Dank' al uzado de komputilo, auto, aviadilo k.a. oni povas shpari multe da tempo. Ech tiam oni ankorau sentas mankon de tempo. Multaj per hastaj pashoj iras sian vivovojon. Premado akumulighas tagon post tago. Rapideco faras homon kvazau rapide turnighanta turbo. La rapida ritmo en la chiutaga vivo donas al la homaj koro kaj cerbo defion tiel grandan kiel nur en la militaj tagoj.

    "Multaj tamen ne klare konas la esencon de la homa sano. Kvankam ilia materia vivo farighas pli kaj pli richa, tamen ilia animstato ne estas bona," doktoro Hong tiel opinias. Li diris, ke oni devas havi bonan animstaton chiam kaj chie. Se oni vivas tiele, ili havas firman bazon de la sano.