Se
homoj estas sanaj, ilia vizagho esas belkolora. Se ilia vizagho
estas malluma, pala au strangkolora, tio montras, ke ilia korpo
devas esti reguligita. Konvena manghado estas utila por sanigi la
homojn kaj beligi ilian hauton.
Se
la vizagho chiam estas rugha, tio montras, ke oni prenis tro da
animala graso kaj proteino.
Por
kuraci tion, oni devas preni multe da legomoj kun abundo da klorofilo,
kiaj spinaco, celerio kaj laktuko. Nekuiritaj legomoj estas pli
efikaj por tio. Oni povas ankau dishaki legomojn, eltordi sukon
el ili kaj trinki la sukon.
Rughigho
de nazpinto montras, ke sangocirkulado estas ne glata kaj precipe
la kapilara angio ne bone funkcias.
Por
kuraci tion, oni devas ofte sin lavi kaj masaghi, por ke la sango
cirkulu glate. Dum la masagho oni devas pli multe masaghi la rughan
korpoparton. Por sufiche asimili proteinon, oni devas preni pli
da manghajhoj kun abundo da vitaminoj B1 kaj C. Por havigi al si
pli da vitamino D, oni devas ofte sunumi sin.
Troa
sekrecio de graso kaj brunigho de vizagho estas kauzitaj de tro
da animala graso kaj vegetala oleo. Kontrau tio oni devas uzi malpli
da oleo dum kuirado, preni pli da legomoj kun klorofilo kaj antau
manghado trinki legoman sukon miksitan kun akvo.
Tro
da salo povas maldelikatigi kaj brunigi la hauton, kio gravighas
post sunbano. Por kuraci ghin oni devas preni malpli da salo kaj
trinki pli da akvo, por ke la salo ekskreciu kun urino. Kaj plie,
oni devas ofte bani sin por abunde shviti, char en shvito estas
kvanto da salo.
Ankau
tro da lentugoj estas kauzitaj de tro da salo, tial oni ne devas
preni multe da salaj manghajhoj, sed trinki pli da akvo.
Kaj
krome, tro da animalaj graso kaj proteino malhelpas hepatan funkcion
kaj evidentigas la lentugojn, tial homoj kun multe da lentugoj devas
preni multe da fruktoj kaj legomoj. Krom tio medikamentoj estas
malutilaj al bela koloro de la hauto kaj precipe dormigaj medikamentoj
povas kauzi pli da acidajhoj, malekvilibrigi hormonan sekrecion
kaj kauzi pli da lentugoj.
|