Korpulenteco
ne nur malbeligas la homojn, sed ankau kauzas plurajn malsanojn
kaj precipe kormalsanon. La sanigaj kaj malgrasigaj manghajhoj estas
utilaj ne nur al malpliigo de kolesterolo kaj graso entenataj en
la homa korpo, sed ankau efikaj por preventi kormalsanon.
Lakto
Lakto estas nutroricha. Iuj miskomprenas, ke ghi estas grasiga,
sed fakte ghi havas abundon da laktacido kaj kalcio, malhelpantaj
kolesterolan sedimenton en sangvazoj kaj aktivon de kolesterola
enzimigho kaj estighon de kolesterolo, tial lakto estas la plej
bona saniga kaj malgrasiga manghajho. Matene, se oni trinkas lakton,
tio estas utila por kuraci mallakson.
Vinbero
Vinbero kaj vinbera suko, samkiel vino, estas speciala materio,
utila por redukti kolesterolon kaj malhelpi kolektighon de trombocitoj.
Vinbero estas unu el la plej bonaj manghajhoj por malsanuloj suferantaj
de hiperlipido. Sed oni ne devas manghi tro, char lau la chin-medicina
teorio vinberoj estas malvarmaj kaj laksigaj.
Pomo
Pomo estas richa je pektino, celulozo kaj vitamino C. Se oni manghas
du pomojn chiutage, post unu monato, la hipodensa lipoproteina kolesterolo,
malutila al kardiovaskuloj, povas malmultighi en lia sango, dum
la hiperdensa lipoproteina kolesterolo, utila al kardiovaskuloj,
povas multighi. La provado montris, ke al 80% de la hipertensiuloj
la kolesterolo malmultighas, se ili chiutage prenas pomojn.
Ajlo
Ajlo, richa je sulfido, estas utila por redukti kolesterolon kaj
malhelpi trombolozon. Ghi estas efika ankau por preventi enteriton.
Se suferantoj de kronika enterito chiutage manghas ajlon, ili resanighos
post du monatoj. Tamen atentu, tro da ajloj povas kauzi mallakson
kaj krom tio ajlo estas malutila al la okuloj.
Cepo
Cepo, richa je prostatino A, estas efika por dilati sangvazon kaj
mallevi sangpremon. Ghi entenas ankau iom da sulfido kaj speciala
amina acido, kiuj estas efikaj por malmultigi sang-lipidon, preventi
arteriosklerozon. Ghi estas utila precipe al pli-ol-40-jaraj homoj.
Giromitro
Giromitro estas efika por malmultigi kolesterolon kaj sang-lipidon,
preventi kaj kuraci hipertension.
Vaksa
kukurbo
Lau la chin-medicina teorio vaksa kukurbo estas utila por urinado.
Ghi estas utila ankau por forigi la superfluajn grason kaj akvon
de la homa korpo kaj sekve ghi estas malgrasiga.
Karoto
Karoto estas richa je kalcio de pektina acido, kiu, miksighinte
kun gal-acido, ekskreciighas kun fekajho. Por estigi gal-acidon
estas bezonata kolesterolo, tial manghi karoton estas utile por
malmultigi kolesterolon en la homa sango.
Laminario
Laminario entenas specialan acidon, utilan por redukti kolesterolon
en la homa galo.
Aveno
Aveno entenas specialan materion, utilan por elastigi sangvazon.
Manghi avenon utilas por preventi kaj kuraci arteriosklerozon.
Maizo
Maizo estas richa je kalcio, fosforo, seleno kaj vitamino E, kiuj
estas utilaj por redukti kolesterolon. La indianoj de Ameriko ne
suferas de hipertensio, nek de koronaria kormalsano. Oni atribuas
tion chefe al maizo.
Ostro
Ostro estas richa je zinko kaj acidoj utilaj por malkomponi kolesterolon
kaj redukti sangan lipidon. Krome, estas utilaj por redukti lipidon
ankau iuj freshaj legomoj, fruktoj kaj algoj richaj je celulozo,
pektino kaj vitamino C, kiaj celerio, brasiko, kapsiko, krataga
frukto, jujubo, orangho kaj spirulino (Spirulina).
|