Mankoj de karaktero forigeblaj per manghajhoj

    Scienca esplorado montras, ke manghajhoj ludas rolon por la homa cerbo kaj influas la spiritan staton de la homo. Specialistoj de dieto proponis jenajn receptojn por malsamaj pacientoj.

Por maltrankvilighemuloj:
    Preni manghajhojn richajn je kalcio, vitaminoj B kaj animala proteino por kvietigi la spiritan staton.

Por ekscitighemuloj:
    Abstini de drinkado kaj malmultigi prenon de sukero kaj frandajhoj, preni pli da bovlakto, marproduktajhoj kaj legomoj richaj je vitamino B.

Por hezitemuloj:
    Preni pli da viando, frukto kaj legomo, precipe manghajhojn richajn je vitaminoj A, B kaj C.

Inertaj dependemuloj:
    Malmultigi prenon de dolchajhoj, sed multe preni porkajhon, shafajhon, tritikan malton, fishon, konkajhon kaj manghajhojn el sojfabo.

Por obstinemuloj:
    Malmultigi prenon de viando, sed pliigi prenon de fisho kaj verdaj kaj flavaj legomoj.

Por melankoliuloj:
    Multe preni citronon, legomon, terpomon, panon kun brano kaj aveno por sin liberigi de spirita strechiteco kaj spleno.