Lastatempe
aperis en merkato de Chinio la unua medikamento AZT kontrau aideso
farita de la China Nordorienta Farmacia Kompanio. Ghi finis la historion,
ke Chinio nur importis medikamentojn kontrau aideso.
Nun
trovighas en Chinio ch. 850 mil suferantoj de aideso kaj infektighantoj
de aides-viruso, kies granda parto ne povas pagi altan koston de
importitaj medikamentoj kontrau aideso. Antau 2 jaroj la kompanio
ekproduktis materialon de AZT, kiu estis la unua medikamento kontrau
aideso sankciita de la Mangajha kaj Medikamenta Administracio de
Usono. Poste chiu china suferanto chiujare povos pagi maksimume
10 mil juanojn (ch. 8.3 juanoj egalas al unu usona dolaro) por medikamento.
|