La unua legho pri naskolimigo
en Chinio ekpraktikata

    Lastatempe Chinio ekpraktikis la unuan leghon pri naskolimigo, kiu montras, ke Chinio per legho stabiligos la politikon de leghantaro kaj naskolimigo.

    La legho konsistas el 47 artikoloj de 7 chapitroj, kiuj tushas ellaboradon kaj praktikadon de plano pri loghantaro kaj disvolvigho, reguligon de naskado, rimedon por stimulo kaj garantio kaj leghan respondecon. La legho montras, ke en la laboro de naskolimigo oni devas havi penson bazitan sur homo. La politiko difinis, ke oni povas naski la 2-an bebon en kadro de legho.