En
2002 la China Ministerio de Higieno konigis, ke estas necese por
Chinio ellabori leghon pri cerba morto. La ministerio jam faris
skizon pri normoj de cerba morto konformaj al la naciaj kondichoj
de Chinio post ripetada diskuto kaj nun kolektas opiniojn de la
publiko por fari ghin kiel eble plej perfekta.
Ekde
1986 chinaj medicinistoj foje refoje alvokis fari leghon pri cerba
morto kaj la ministerio finfine publike aprobis tion.
Fine
de 2000, el la 189 membrolandoj de UN 80 jam montris sian aprobon
pri la normoj de cerba morto.
De
post la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento oni jam bone difinis
la normojn de cerba morto. Char al Chinio mankas koncerna legho,
kuracistoj ne rajtas anonci cerban morton de malsanuloj. Nun la
china nacia ekonomio rapide disvolvighis kaj Chinio membrighis al
la Monda Komerca Organizo kaj Monda San-organizo kaj aliaj internaciaj
organizoj, tiel ke mallongighis la distanco inter Chinio kaj aliaj
landoj, nun ja estas tute necese fari la leghon pri cerba morto.
En
Chinio leghodono pri cerba morto mem shanghis la malnovan koncepton
pri morto, observatan de la china popolo en la pasintaj jarmiloj.
Por difini la normojn de cerba morto chinaj fakuloj multe lernis
sukcesajn spertojn eksterlandajn kaj la estonta legho montros la
ghisdatajn atingojn en esploro pri cerba morto kaj samtempe donos
grandan atenton al la chinaj tradicioj, por ke la chinoj facile
akceptu ghin. Pro chio chi tio la diagnozaj normoj estas sciencaj
kaj praktikeblaj.
Leghodono
pri cerba morto estas nova problemo por la justica rondo de Chinio.
Pro la influo de tradiciaj kaj religiaj konceptoj necesas certa
tempo por la chinoj akcepti la novan koncepton pri homa morto, tial
la ministerio substrekis, ke la koceptoj pri halto de korbatado
kaj cerba morto povas ekzisti samtempe kaj la chinoj povas elekti
unu el ili kiel normon pri morto. Kun shanghigho de la tradicia
koncepto la China Medicina Asocio, China Kuracista Asocio kaj aliaj
departementoj de Chinio devas difini la diagnozajn normojn pri cerba
morto, normaligi la ekzamenan teknikon kaj difini la administran
regulon kaj nur sub tiuj premisoj oni povas fari leghon.
Cerba
morto diferencas de vegetala homo. Che multaj homoj morto okazas
unue pro halto de ilia spiro kaj korbatado, sed che 5% de la homoj
pro cerba traumato, cerba tumoro kaj cerbovaskula malsano, kaj antau
chio atakas ilin la nekuracebla tutcerba kontuzo inkl. de la cerba
trunko, jen estas cerba morto. En Chinio multaj konfuzas cerban
morton kaj vegetalan homon, sed fakte tio estas du malsamaj konceptoj.
La funkcio de cerba trunko de vegetala homo estas normala kaj ilia
komato kauzighas de serioza damagho de la cerebra kortekso au subita
sufokigho, tial che ili la spiro kaj korbatado estas normalaj kaj
ili havas cerbotrunkan reakcion kaj malmulte da homoj ech povas
rekonsciighi. Sed la homoj suferantaj de cerba morto havas organan
kontuzon de la tuta cerbo, ne povas mem spiri kaj mankas al ili
cerbotrunka reakcio. Ilia cerba ondo estas rekta linio. La ekzameno
de la kranio per ultrasonaj ondoj B montras, ke okazas al ili cerba
morto.
En
Britio 16 fakuloj esploris 1036 malsanulojn suferantajn de cerba
morto. Kvankam ili faris chion eblan por savi ilin, tamen neniu
el ili revivighis, kaj oni pagis pro tio dekoble kaj ech centoble
pli multe ol por savi ordinarajn malsanulojn.
Difini
la koncepton pri cerba morto kaj praktiki la leghon pri cerba morto
povas ghustatempe fini la senefikan kuracadon kaj malpliigi konsumadon
de higienaj richajhoj. Leghe agnoski cerban morton tre utilas al
organa transplantado.
Nun
klinike la transplantado de koro, hepato kaj reno de Chinio estas
altnivela. Antaue pro manko de la legho pri cerba morto la kvalito
de la organoj por transplantado estas malpli bona ol eksterlande.
Kompreneble la legho pri cerba morto estas farita ne nur por faciligi
la organan transplantadon, ghi pli utilas al la spirita civilizacio
kaj socia progreso kaj al la tuta popolo, al reformado de la koncepto
formita dum jarmiloj pri morto kaj larghigo de la fonto de transplanteblaj
organoj.
Morto
estas ankau koncepto de legho. Scienca kaj ekzakta determino de
la tempo de la homa morto havas ekstreme gravan signifon en justica
laboro.
Fari
leghon pri cerba morto estas scienca kaj humanisma laboro. Ghi estas
bezonata de la popolo kaj socia progreso.
|