Post
du-jara esplorado Jia Fujun, profesoro de la Psikoza Hospitalo de
Henan-provinco, Chinio, trovis novajn normojn por prognozi la kuracefikon
de depresio, kio havas signifon por diagnozi kaj kuraci depresion
en la estonteco.
Depresio
estas unu el la oftaj psikozoj. La medicina esploro en la pasintaj
jaroj montris, ke la morbokvanto de depresio levighis jaron post
jaro. Tamen, limigite de la biologiaj normoj en esploro pri depresio,
la diagnozo, kuraco kaj determino de kuracefiko de tiu malsano estas
kompare malfacilaj. Profesoro Jia per speciala adhero esploris la
liberseran tiroidan hormonon kaj tirotropan hormonon de 60 homoj,
kiuj prenas medikamenton, kaj 30 sanaj homoj por jughi la seriozecon
de la depresio lau la normoj de HAMD.
Post
de la kompara esploro en la pasintaj du jaroj li malkovris, ke la
nivelo de sera tiroida hormono FT3 de la dufazaj depresiuloj estas
malalta ol tiu de la unufazaj depresiuloj kaj sanaj homoj. Li trovis
ankau, ke la bona kuracefiko okazas al la malsanuloj, kies FT3 kaj
FT4 de la serotiroksida hormono estas malgranda.
La
nova trovo ludas gravan rolon por diagnozi kaj kuraci la depresiulojn
kaj atingi kompare bonan kuracefikon kaj samtempe donas prognozan
biologian normon utilan al la kuracado.
|