Silkajhoj
estas chiam shatataj de la homoj.
Sciencistoj
trovis, ke la silkaj subvestoj, bonaj en aerenlasado, estas efikaj
por preventi infanajn papulecan urtikarion, naskighon de rughaj
shvelajhetoj, jukadon dum gravedeco, tutkorpan au korpopartan jukadon,
dermatiton, psoriazon k.a.
La
varmo kaj malsekeco kauzitaj de silkaj vestoj estas similaj al tiuj
de la homa hauto. La silkajhoj estas pli kapablaj en- kaj ellasi
malsekecon ol kotonaj, linaj kaj sintez-fibraj vestoj. Krom tio
15-18% de la silko estas nitrogeno, kiu povas malhelpi rapidan brulighon
de fibroj, tial silkaj vestoj iagrade evitigas brulvundon.
Tushante
la homan hauton, silkajho povas fari delikatan masaghon kaj pliigi
la vivigan povon de la hautaj cheloj, kio estas tauga ne nur por
malhelpi maljunighon de la homa hauto, sed ankau por malpliigi kreskon
de mikroboj sur la homa hauto.
La
ghisdata scienca esplorado montras, ke la proteinaj fibroj entenataj
de la silkajhoj havas aminajn acidojn utilajn al la homa sano, kiuj
estas efikaj por preventi radiadon de sunlumo, malpliigi damaghon
de transviolaj radioj, pliigi vivigan povon de la homaj cheloj,
preventi sangvazan sklerozon kaj prokrasti maljunighon.
|