Lastatempe Zhongshan-hospitalo de Xiamen
de Chinio sukcesis en kuraco per grefto de alogena sangokrea trunka
chelo al malsanulo de paroksisma nokta hemoglobinurio. Tio estis
la unua sukceso de Chinio en tiu flanko.
La
greftado estis farita en la 13-a de decembro de 2002. D-ro Lu Quanyi
kaj aliaj specialistoj ellaboris senmankan planon por la kuraco
kaj akiris sangokrean trunkan chelon de sama stilo.
Nun
la analiza indiko de la sango de la malsanulo estas normala. Ekspertiza
analizo de deoksida ribonukleata acido fare de la Esplora Instituto
de Medicina Scienco de Fujian-provinco pruvis, ke la liverata sangokrea
trunka chelo vivas kaj kreas sangon en la korpo de la malsanulo.
Paroksisma
nokta hemoglobinurio estas ofta hemolitika malsano kaj ripetado
de malsanigho kauzas seriozan anemion damaghante hepaton kaj renon,
kaj fine kauzos mjelan malfortighon kaj leukemion. Nun en la mondo
oni ne havas efikan medikamenton por kuraci tiun malsanon. Nun grefto
de sangokrea trunka chelo estas unika efika metodo, sed tre malfacila.
|