Lastatempe
oni estis informita de la China Rugha Kruco, ke rilate plivastigon
de la Informa Centro de Donacantoj de Sangofara Trunka Chelo, nome
la China Mjela Banko, jam fondighis la tutlanda unueca sistemo por
datuma reto kaj administrado, kaj starighis en Jiangsu-provinco,
Shenzhen kaj Hainan-provinco 13 filiaj bankoj kaj 15 laboratorioj.
Respondeculo
de la China Rugha Kruco konigis, ke en la lastaj 10 jaroj la China
Mjela Banko jam serchis milojn da fojoj por malsanuloj kaj sukcesis
adaptigi 67 kazojn de la malsano kaj faris 31 greftojn.
Chinio
nombras 4 milionojn da malsanuloj bezonantaj grefton de sangofara
trunka chelo kaj chiujare multighas 40 mil leukemiuloj. Mjela grefto
estas efika metodo por kuraci leukemion, sed post granda penado
la China Mjela Banko havas malpli ol 100 mil materialojn, kio multe
katenis aplikadon de mjela grefto. La China Rugha Kruco penas varbi
pli da donacantoj de mjelo.
Plivastigo
de la materiala banko de la donacantoj de sangofara trunka chelo
estis komencita en 2001.
|