Antaue
You'an-hospitalo de Pekino servis ekskluzive por suferantoj de infektaj
malsanoj. En 1990 ghi akceptis aidesulon kaj post tio ghi instalis
specialan kuracejon por aidesuloj.
Iun malvarman
posttagmezon mi venis al la hospitalo kaj eniris la izolitan kuracejon.
En ghi mi vidis, ke chio estas neghblanka, chu muroj, chu litkovriloj,
chu vestoj.
La
kuracejo konsistas el ses chambroj, chiu kun necesejo. Pri la kuracejo
respondecas chefkuracistino Xu Lianzhi. Antau 40 jaroj shi ekokupis
sin pri kuracado de infektaj malsanoj. Shi ghuas bonan reputacion
pro kuraco de aideso. Kaj per sia bonkoreco kaj helpemo shi estas
profunde amata de la pacientoj.
Kiam
mi estis en la kuracejo, du aidesuloj estis kuracataj. Mi vidis,
ke iu marasma paciento en la chambro n-ro 1 aspektas vigla. Kun
rideto li levighis kaj petis min sidighi. Apenau li malfermis la
bushon, li detenis sian vochon kaj sur la vizagho legighis embaraso.
Je la momento kuracistino Xu diris: "Rigardu, kiom grandan dispozicion
s-ro Zhang havas? Sur la muroj pendas tiom belaj pejzaghoj!"
Rigardante
la kvar pentrajhojn sur la muroj, li denove ekridis, dirante: "Kushante
en la lito, mi povas vidi ilin en chiu ajn direkto."
Li
ofte febris je pli ol 39 gradoj C kaj suferis de laksado. Kuracite
de Xu, lia malsano mildighis, tamen li perdis apetiton. Por havigi
al li la apetiton liaj kuracistoj kaj flegistinoj venigis nutradiston
kaj iam mem preparis manghajhojn por li.
"Feliche,
mi havas bonajn kuracistojn kaj flegistinojn." Li menciis iliajn
nomojn kaj kun emocio konigis pri ilia zorgema servo. Li estis entreprenisto.
Antau tri jaroj li malsanighis je aideso pro eksteredzeca konduto.
Tuj levighis riprochoj kontrau li. Oni ne plu respektis lin, sed
laueble evitis lin. Liaj kolegoj riprochis lin, ke li malvirtighis
kaj petis eksigi lin. Nelonge poste, ne povante elteni la spiritan
baton, lia edzino subite mortis de kormalsano. Li plurfoje provis
sin mortigi. Kiam liaj familianoj enhospitaligis lin, li diris al
kuracistoj kaj flegistinoj, ke li volas nenion alian ol morti kiel
eble plej baldau. La kuracistoj kaj flegistinoj tagnokte flegis
lin, dirante al li foje-refoje: "Bone efikas sur aidesulojn la kunmiksitajha
terapio populare uzata internacie kaj chinaj medikamentoj. Aideso
ne signifas morton." Fine rideto denove ludis sur lia vizagho. Li
diris: "Post la malsanigho miaj gepatroj multe flegis min, sed postulis,
ke mi mem purigu mian manghilaron. Post mia enhospitaligho flegistinoj
servas al mi en tio." Elirinte el lia chambro, kuracistino Xu mallaute
diris: "La aidesuloj estas pli feblaj kaj pli sentemaj ol aliaj
malsanuloj, kaj ni devas fari laueble pli multe por ili, ke ili
sentu sin kiel hejme."
Antauvespere
de mia vizito tie okazis amuzkunveno. La kuracistoj kaj flegistinoj
regalis la pacientojn per bombonoj kaj bakitaj akvomelonaj semoj.
Kuracistino Xu kantis la unua por ili, ke Xiao Meng, sidante apud
shi, ekploris de emocio. Shi diris, ke la kuracejo estas shia hejmo
kaj kuracistino Xu -- shia panjo.
|