Kiam
homo faris eraron, lia cerbo ghustatempe sendas informon "Eraro!"
"Chesu!". Sed kial okazis tio? Kiu parto de la cerbo respondecas
pri tio? En la lastaj tagoj usonaj nervologoj trovis en la simia cerbo
specialan regionon de nervoj, similan al erar-alarma sistemo.
La
esploristoj observis la nervan agadon de la okulhelpa regiono en
la antaua parto de la cerbo helpanta movighon de la okuloj kaj trovis
tri specojn de nervaj cheloj, kiuj formis la ghustigan centron de
la cerbo, kies tasko estas doni informojn, korekti erarojn kaj chesigi
la kutiman reakcion. La esploristoj planis esplori simiojn kaj skizofreniulojn
kun la celo koni, chu psikiatriaj medikamentoj efikas por levi la
konadon de la homa cerbo kaj lerni el la eraroj.
Fakuloj
rigardas tion granda ghojo, char tio havas gravan signifon por esplori
la reguligan sistemon de la homa cerbo kaj infanan konduton.
|