China
sciencisto profesoro Gong Xiaohua kaj la de li gvidata laboratorio
malkovris la teorion, kial gena mutacio kauzas katarakton, kaj akiris
gravan frukton en sercho de la heredaj faktoroj, malhelpantaj tiun
mutacion.
Gong
Xiaohua, kiu diplomitighis el la Shanhaja Medicina Universitato,
veturis al Usono antau 11 jaroj kaj doktorighis en Scripps-Instituto
per brilaj sukcesoj. Li, kiel la unua sciencisto de la gena laboratorio
de la instituto, estas taskita per studo de 2 gravaj projektoj de
usona fonduso.
Kun
la homa maljunigho de la tuta mondo la prevento kaj kuraco de katarakto
estas pli kaj pli atentataj de la publiko. Nun estas multe pagiga
operacio pro katarakto, kiu iom post iom blindigas la malsanulojn
pro malklarigho de la kristalino malantau la pupilo. "Nia esplorado
ja celas koni kauzon de malsanigho pro gena mutacio kaj trovi efikan
medikamenton por kuraci ghin," li diris.
Gong
diris ankau: "En la batalo por kompleta venko super katarakto
nia esplorado jam eniris en la finan stadion."
.
|