Kial virinoj facile lacighas?

    Laco estighas de malfortigho de la reakcio au funkcio de la homaj organoj pro tro fortaj sportoj, forta ekscito, anemio, mallakso, malekvilibro de hormonoj, manko de vitamino B6 k.a. En la chiutaga vivo la virinoj plendas pri laco pli multe ol la viroj. Tio havas striktan rilaton kun iliaj fiziologiaj trajtoj. La virinoj lacighas chefe pro subaj kauzoj:

    A. Manko de fero

    Multaj virinoj suferas de laco pro feromanka anemio. La anemio okazas chefe pro tio, ke antau la menstruo ili ne prenis sufiche da nutroj. La homoj chiutage bezonas 2 miligramojn da fero pro metabolo, sed la manghajhoj ne povas doni sufiche da ghi. Manko de fero kauzas anemion, kiu kauzas mankon de oksigeno kaj lacon.

    B. Shanghigho de hormonoj

    La hormonoj en la homa korpo devas esti chiam en iagrada ekvilibro, kio bone influas la organisman metabolon kaj sentojn. Kiam oni fortranchas la tutan ovarion pro kancero au cisto, au kiam ne regule sekreciighas la hormonoj pro spirita strechigho kaj deprimo, oni do sentas lacon. Krome, ankau mispreno de preventiloj kun ia hormono malbone influas la hormonan ekvilibron en la homa korpo, ankau kio lacigas la homojn.

    C. Intesta toksigho

    Pro mallakso en la dikaj intestoj la restanta fekajho kauzas tokson, kiu, asimilite de la intestaj parietoj, povas kauzi lacon. La bakterioj en la homaj intestoj ghenerale estas en subtila ekvilibro, sed la spirita strechigho kaj malvarmaj manghajhoj povas detrui la ekvilibron kaj kauzi perturbon de la bakterioj, kio do kauzas toksighon kaj lacon.

.