En
la okcidentaj evoluintaj landoj la tradicia china medicino kaj chinaj
medikamentoj estas pli kaj pli shatataj.
Brita
universitato faris enketon al 1204 plenkreskuloj, el kiuj 20% estis
kuracitaj per china akupunkturo kaj mokso kaj prenis chin-medicinajn
pladojn en la pasintaj 12 monatoj.
Tiuj,
kiuj estis kuracitaj per china medicino, ghenerale estis junaj kaj
bonedukitaj. Ili vizitis chin-medicinajn kuracistojn kaj prenis
chinajn drogojn au pro scivolemo au rekomendite de aliaj kuracistoj,
au por provo de nova kuracmetodo.
Kun
plimultigho de pacientoj shatantaj chinan medicinon, kreskas la
nombro de chin-medicinaj kuracistoj. Antau 20 jaroj en Britio estis
nur 13.5 mil kuracistoj, kiuj okupis sin pri medicino kaj i.a. pri
tradicia china medicino, sed nun la nombro superis 40 mil.
Kvankam
akupunkturo kaj mokso estis aprobitaj internacie antau longe, tamen
multaj europaj kaj amerikaj landoj sin tenis serioze je tiu terapio.
Antau kelkaj jaroj per chin-medicina terapio oni sukcese kuracis
ekzemon, oftan malsanon en Britio. Tiu informo elektris la europan
medicinistan rondon. Nun Britio jam malstrechis la limigon al entreprenado
de chin-medicina kliniko kaj multaj europaj landoj permesas vendi
ekstraktajhon el chinaj drogoj. Antau 30 jaroj Usono ne permesis
akupunkturon kaj mokson, sed nun tiu antikva terapio estas vaste
praktikata.
Usonanoj
ghenerale opinias, ke la modernaj medikamentoj plejparte estas kemiaj,
kaj ili malutilas al la homa sano, se oni ofte uzas ilin. Oni faris
enketon al 185 homoj en Havajio, el kiuj pli ol 80% prenis chinan
drogon kaj opinias, ke la drogoj estas efikaj por la kuracado kaj
kun tre malmulte da malutilo kaj plie ili estas ne tre pagigaj.
Multaj kanceruloj, artrituloj kaj suferantoj de kardiovaskula perturbo
shatas la chin-medicinan terapion.
Usono,
Germanio kaj Britio establis specialajn institutojn de china medicino
kaj chinaj drogoj kaj donas lecionon de china medicino en iuj universitatoj.
Iu brita universitato invitis profesoron el Pekino por instrui chinan
medicinon. La universitato postulis, ke la studentoj lernu ne nur
la chinan medicinon, sed ankau la chinan komunan parolan lingvon
putonghua por ke uzi la lernitajn sciojn en la klinika praktikado.
Pluraj
eksterlandaj fakuloj opinias, ke oni devas kombini la modernan okcidentan
medicinon kun la china por fondi novan kuracan sistemon kaj fari
penadon por venki la malfacilajhojn en la china medicino, trovi
facilan klarigon pri ghia kurac-efiko surbaze de la moderna patologio
kaj eviti misuzadon de la drogoj.
|