Oni
povas lavi artikojn por forigi la dolorigajn faktorojn el la artikoj
de la homoj, kiuj suferas de osta artrito, kaj mildigi la doloron.
Tiu metodo estas ofte uzata por kuraci regresan ostan artriton de
genuoj.
La
simptomoj de tiu malsano estas artralgio, artroshveligho kaj perturbo
en movado. Ghi ofte atakas genuojn, kiuj kun la plej grandaj artikoj,
peze premataj, malsanighas plej frue. Oni antaue opiniis, ke la
artralgio okazas pro ostoplazio, sed fakte ne. Oni nun scias, ke
artralgio kauzighas plejparte de dolorigaj faktoroj, produktitaj
en metabolo en la artikoj. Lavo de artikoj povas forigi malutilajhojn
de metabolo kaj aldoni artikan lubrikajhon, kio estas efika por
mildigi la doloron kaj rebonigi la artikan funkcion.
Tiu
kuraca metodo devas esti farata en kvalifikita hospitalo. Se ne,
la artikoj povas infektighi kaj perturbighi.
Lavi
artikojn kaj injekti medikamentojn al ili bone kuracas genuan artriton.
Sed rilate artralgion kauzitan de aliaj faktoroj, oni devas sin
turni al kuracisto por ekzameno.
.
|