Kuracu sendormecon per konvena rimedo

    Pro spirita premado kaj malbona efiko de medikamentoj pli kaj pli multighas sendormuloj en Shanhajo. Fakuloj avertas, ke sendormeco estas malsano kaj oni devas kuracci ghin per malsamaj rimedoj konforme la patogenan kauzon, sed ne sole per dormigiloj.

    La enketo de la Chin-medicina Hospitalo de Shanhajo montras, ke pli ol 15% de la urbanoj suferas de sendormeco, kaj plie, la nombro tendencas al pligrandigho. Oni enketis al 2813 pacientoj, kies chefa malsano estas sendormeco, kaj informighis, ke pli ol duono de ili estas 31-50-jaraj kaj la ceteraj -- pli-ol-50-jaraj. Virinoj konsistigas pli ol duonon de tiu nombro. La malsanuloj chefe estas entreprenaj administrantoj, financ-oficistoj, shtatoficistoj kaj senlaborighintoj.

    La enketo montras, ke multe shanghighis la kauzoj kaj simptomoj de sendormeco. Oni ghenerale opiniis antaue, ke sendormeco estas simptomo, sed ne malsano. Ghi kauzighas de neurastenio kaj atakas chefe gejunulojn. Nun sendormeco kauzighas chefe de troa ekscitigho, kaj la okcidentaj evoluintaj landoj rigardas ghin kiel nervan malsanon. Wang Qiao, fama chin-medicina kuracisto kaj profesoro de la Shanhaja Chin-medicina Universitato, diris, ke kiuj suferas de sendormeco pli ol du semajnojn au al kiuj ne efikas dormigiloj, tiuj devas viziti kuraciston, alie ilin atakas kronika malsano.

    Fakuloj diris, ke urbanoj suferas de sendormeco chefe pro jenaj kauzoj: A. psikaj kialoj, ekz. sentemeco, longa meditado kaj troa atentemo; B. malsanoj, kiaj maljunula arteriosklerozo, knabina miokardiito, stomaka malsano, rena malfortigho kaj spirita depresio kaj maltrankvilo; C. malfavora medio en la vivo; Ch. medikamentoj, ekz. iuj dormigiloj kaj antibiotikoj povas estigi psikan ekscitighon kaj malfacilan endormighon.

.