Por
faciligi la komprenon, mi eksplikas la teorion per konkretaj ekzemploj.
Estis
iu knabino, kiu svenis pli ol unu horon en chiu tagmezo kaj noktomezo.
Post kiam shi vekighis, shi sentis sin normala. Oni faris al shi
diversan ekzamenon, sed ne sukcesis fari ghustan diagnozon. Fine
kuracisto de china medicino diagnozis, ke shi suferas malakordighon
de jin kaj jang. La suferantino tute resanighis, preninte du dozojn
da dekoktajho kun bupleuro kiel chefa drogo por reguligi jin kaj
jang.
La
china medicino rigardas chion en la universo kiel unuecan enton
de la du kontrauoj jin kaj jang. Ekz., la virinoj estas jin kaj
la viroj jang; la tero estas jin kaj la chielo jang; la sango apartenas
al jin kaj la vitala energio al jang; la koro, hepato, lieno, pulmo
kaj reno apartenas al jin kaj la intesto, stomako, kolecisto, urinveziko
al jang. Chiu homa interna organo havas siajn proprajn jin kaj jang.
La china medicino komparas jin kaj jang de la homa korpo kun tiuj
de la naturo kaj rigardas la fiziologian aktivadon de la homa korpo
kiel movadon de "malgranda universo". Jang-energio plej
viglas de la 11-a ghis la 13-a tagmeze, kiam jin-energio naskighas;
de la 23-a ghis la 1-a noktomeze plej viglas jin-energio, kiam jang-energio
naskighas. Se oni malsanighas en tiuj horoj, ili do suferas malakordighon
de jin kaj jang.
La
china medicino opinias, ke la sano bazighas sur la akordigho de
jin kaj jang, kaj la malakordigho, troa vigligo au troa malfortigho
de jin kaj jang estigas diversajn malsanojn. La kauzo de malsano
kaj la de ghi estigita patologia rezulto nomighas pasiva faktoro,
dum la stabila povo en la korpo, kiu rezistas kontrau la influoj,
nomighas aktiva faktoro. La vigligho de pasiva faktoro de jin kondukas
al malvarmigho kaj la vigligho de pasiva faktoro de jang kondukas
al vamigho au febro; la malfortigho de jang-energio kauzas internan
malvarmighon kaj la malfortigho de jin-energio al interna varmigho.
Kontrau febra malsano kuracistoj de china medicino preskribas ne
sendistinge al la paciento senfebrigan medikamenton. Ili unue distingas
la simptomojn de jin kaj jang. Se la paciento febras de posttagmeze
ghis nokte kaj montras simptomon de malforta jin-energio, oni aplikas
preskribon vigligi jin-energion. Se paciento febras tage kaj montras
simptomon de malforta jang-energio, oni aplikas preskribon milde
varmigi jang-energion kaj akceli la vitalan energion. Chi tiuj estas
metodoj reguligi jin kaj jang, per kiuj oni povas kuraci diversajn
febrajn malsanojn.
Revenu
|