Kompare
kun la formoj kaj karakteroj de la kvin chefaj materioj en la naturo,
china medicino klasifikas chion lau la kvin elementoj -- metalo,
akvo, ligno, fajro kaj tero. Ekz., la pulmo apartenas al metalo,
la reno al akvo, la hepato al ligno, la koro al fajro kaj la lieno
al tero. El la sezonoj autuno apartenas al metalo, vintro al akvo,
printempo al ligno, somero al fajro kaj la sezono inter somero kaj
autuno (alinome "longa somero") al tero. La teorio sekvata
de la kuracistoj de china medicino por ekspliki la rilatojn inter
objektoj estas: El metalo originas akvo, el akvo ligno, el ligno
fajro, el fajro tero kaj el tero metalo; metalo regas lignon, ligno
teron, tero akvon, akvo fajron kaj fajro metalon. La kuracistoj
de china medicino opinias ankau, ke ciu ajn objekto akcelas kaj
regas iun alian, kaj samtempe ghi estas regata kaj akcelata de alia
objekto, kaj tiel tenas sian ekvilibron en movado. Se la ekvilibro
inter la internaj organoj estas perturbita de pasivaj faktoroj au
malforta vitala energio, tiam okazas malsano. La kuracistoj de china
medicino devas trovi la kauzon de la perturbigho de la ekvilibro,
chiamaniere deteni la fortan energion kaj vigligi la malfortan por
restarigi la ekvilibron.
Paciento
de hepatito ofte suferas de malbona apetito, ventroshveligho, kapturnigho,
membro-malforteco kaj doloro en la korpoparto inter la akselo kaj
talio. Lau la doktrino, ke la lieno apartenas al tero kaj havas
funkcion de digesto kaj asimilo, kuracistoj de china medicino diagnozas:
La paciento havas malfortan lienon. La simptomoj de membro-malforteco,
kapturnigho kaj doloro en la korpoparto inter la akselo kaj talio
montras, ke lia hepata funkcio estas tro forta. Tial kuracisto de
china medicino preskribas al li recepton por toniki la lienon kaj
normaligi la funkcion de la hepato. Ghi povas forigi plejparton
de la simptomoj de hepatito. Ftizuloj plejparte estas malgrasaj,
tusadas kaj suferas malfortan febron. Kuracistoj de china medicino
opinias, ke la renoj de ftizulo ne povas regi la pulmo-febron kaj
la lieno ne povas helpi la pulmon. Por kuraci la malsanon, oni preskribas
recepton kun reno-tonika rehmanio (Rehmania glutinosa), dangshen-o
kaj ignamo (Codonopsis pilosula) kaj pulmo-tonikaj lilio
kaj mielo. Tiu dekoktajho havas kompare bonan kuracefikon al ftizulo.
Tio vidigas, ke la doktrino pri jin kaj jang kaj legho pri la kvin
elementoj estas fundamento de la china medicino por direkti kuracan
praktikon.
Aparte
menciindas, ke la china medicino klasifikas ankau homajn sentojn
lau la legho de la kvin elementoj kaj kuracas per ilia interrego.
La pulmo rilatas al malghojo kaj melankolio, la reno al teruro,
la hepato al kolero, la koro al ghojo kaj la lieno al zorgado. La
normalaj sentoj estas necesaj por homo, troigo de sentoj difektras
la sanon: Troa malghojo malutilas al la pulmo, troa teruro al la
reno, troa kolero al la hepato, troa ghojo al la koro kaj troa zorgo
al la lieno. Reguligi la senton kaj eviti malutilon estas rimedo
aplikata de la kuracistoj de china medicino.
La
doktrino pri la viscera stato esploras, pere de observo de eksteraj
fenomenoj de la homa korpo, la funkcian leghon kaj interrilaton
de la internaj organoj. Ghi estas kerno de la fundamenta teorio
de la china medicino. Lau la doktrino la homa korpo estas organisma
tuto kun la kvin visceraj organoj kiel la centro kaj havas striktan
unuecon kun la ekstera medio. Ghi chefe traktas ne anatomiajn situojn
de la internaj organoj, sed konadon pri la fiziologia funkcio, patologiaj
shanghighoj, interrilatoj kaj interregoj de la internaj organoj.
Tio estas la evidenta karakterizajho de la tradicia china medicino
diferenca de la moderna medicino.
Chi
tie la t.n. kvin visceraj organoj ests pulmo, reno, hepato, koro
kaj lieno. La ses internaj organoj estas kolecisto, stomako, dika
intesto, maldika intesto, sanghjau kaj urinveziko. Sed ili ne estas
nocioj pri la moderna anatomio. Ekz., lau la china medicino, la
lieno havas funkcion de nutrajha digesto kaj asimilo kaj likvo-cirkuligo.
La doktrino pri la viscera stato faras abstraktan komparon inter
la homa korpo kaj eksteraj objektoj kaj havas adekvate apartajn
rilatojn kun la visceraj organoj. Vidu la tebelon malsupre.
En
la tabelo videblas, ke, pere de observo de la simptomoj de la koncernaj
objektoj, oni povas koni la shanghighon de la kvin visceraj organoj.
Ekz., osto, orelo, teruro, sala gusto, fetoro, vintra malvarmo kaj
shato havas chiu apartan rilaton kun la reno. Tial orela zumado,
surdeco, periodenta malsano kaj osta malsano kauzighas de la rena
perturbo. Por elimini ilin necesas kuraci renon. La fama medikamento
"Jinkuishenjuan" (pilolo el ok drogoj), "Huangjingjian"
kaj aliaj preparitaj lau la doktrino pri la viscera stato estas
ofte uzataj de maljunuloj por toniki la vitalan energion, la renojn,
solidigi la dentojn kaj akrigi la orelojn. Multaj receptoj por reguligi
la hepatan funkcion kaj toniki la renon povas kuraci perturbighon
de la seksa funkcio de viro kaj sterilecon de virino, kiujn ne povas
kuraci la okcidenta medicino. Por sendormuloj nekuraceblaj per dormigilo,
lau iliaj simptomoj de langorugho, soifo kaj maltrankvilo, kuracistoj
de china medicino diagnozas, ke ili havas fortan fajron en la koro
( Chi tie la "fajro" ne estas fizika-kemia fenomeno, sed
interna varmo de la internaj organoj de la homoj. Chi-sube la vorto
"fajro" aludas la samon.) kaj malfortan renon, kaj preskribas
al ili recepton kun koptiso kaj skutelario por mildigi la koran
fajron, kaj azenofela gelateno, radiko de peonio (Paeonia lactiflora)
kaj ovoflavo por toniki la renojn. Ili bone efikas sen malutilo.
Iu paciento alterne suferis dormemon kaj sendormecon. Li dormis
dum pli ol unu monato, post vekigho ne dormis dum unu au du semajnoj
kaj estis tre maltrankvila. Popolaj receptoj estis senefikaj por
kuraci lian malsanon. Tamen oni resanigis lin per la recepto milde
vigligi jang-energion de la renoj kaj lieno kaj forigi la mukajhon.
Revenu
|