La
doktrino pri ghingluo-o estas nedisigebla de tiu pri la viscera
stato. Lau la china medicino ghingluo-oj estas vojoj, tra kiuj cirkulas
la vitala energio en la homa korpo kaj kiuj interligas internajn
organojn, membrojn kaj la kvin sensorganojn. Estas du specoj de
ghingluo-oj: Chefaj vojoj kaj branchoj. La ghing-vojoj inkluzivas
12 chefajn vojojn kaj 8 ekstrajn vojojn; la luo-vojoj kiel reto
dislokighas tutkorpe, el kiuj la gravaj nombras 15. Ili estas branchoj
de ghingluo-sistemo. Se oni komparas la internajn organojn kun fervojaj
centroj, do la ghing-vojoj estas chefaj linioj, la luo-vojoj estas
branchoj kaj la akupunkturaj punktoj estas la stacioj.
La
12 chefaj ghing-vojoj estas tiuj rekte interligantaj la homkorpan
surfacon kaj la intenajn organojn. Ili ricevis sian nomon de la
chefaj korpopartoj trapasitaj de la chefaj ghing-vojoj surbaze de
la doktrino pri jin kaj jang. La ses ghing-vojoj en la manoj nomighas
manaj sanjang (tri jang-oj) kaj sanjin (tri jin-oj) kaj la ses ghing-vojoj
en la piedoj nomighas piedaj sanjang kaj sanjin. Chiu ghingluo-o
trapasas difinitan parton de difinita interna organo kaj difinitan
parton de la homkorpa surfaco. Ghenerale, la manaj sanjang komencighas
de la manoj kaj finighas che la kapo; la manaj sanjin komencighas
de la brusto kaj finighas che la piedoj kaj la piedaj sanjin komencighas
de la piedoj kaj finighas che la abdomeno. La diagnozo de la china
medicino al la simptomoj kaj reakcio de la korpo-partoj trapasitaj
de ghingluo-o estas originala. En kuracado oni pliatentas ghingluo-on.
Estas malpermesite apliki sendolorigilon sendistinge al paciento
de kapdoloro, sed necesas ekzameni iajn ghingluo-ojn por trovi la
kauzon de la malsano. Lau la doktrino pri ghingluo-oj, la frunto
ligighas kun stomakaj ghing-vojoj kaj la verto ligighas kun hepataj
ghing-vojoj. Iu suferanto de frunta doloro prenis sendolorigilon
dum unu semajno, sed la malsano pligravighis. Lau la fetora furzo
de la paciento, kuracisto de china medicino diagnozis, ke lia malsano
estas kauzita de stomakaj ghing-vojoj, kaj preskribis al li recepton
por elimini la stomakan fajron kaj faciligi fekadon. Post preno
de la dekoktajho la paciento rapide resanighis.
La
supre dirita teorio estas nemankigebla por direkti la kuracistojn
de china medicino en ilia kuracado. Oni gheneraligas ghian gravecon
jene: La kuracistoj de china medicino certe faras eraron en sia
kuracado, se ili ne konas la doktrinojn pri jin kaj jang, la kvin
elementoj, viscera stato kaj ghingluo-o.
Revenu
|