Kuracaj principoj de la tradicia china medicino

de WU BOPING

    La tradicia china medicino emfazas la diagnozon kaj kuracadon lau simptomoj. Tio signifas, ke por kuraci malsanon oni devas unue analizi, distingi kaj koni simptomojn kaj poste alpreni taugajn kurac-metodojn surbaze de la diagnozo. Simptomo estas ghenerala manifestigho de patogena kauzo kaj reakcio de la korpo al malsano. Che malsanuloj en malsamaj sanstatoj, aghoj kaj medioj montrighas malsamaj simptomoj de sama malsano kaj povas montrighi ankau samaj simptomoj de malsamaj malsanoj en ilia evoluo. Tial oni devas alpreni malsamajn kurac-metodojn por sama malsano kun malsamaj simptomoj, sed oni povas alpreni saman kurac-metodon por malsamaj malsanoj. Tio estas la kuraca principo de la tradicia china medicino "malsamaj kurac-metodoj por sama malsano kaj sama kurac-metodo por malsamaj malsanoj."
    La kuraca principo de la china tradicia medicino estas grava konsistiga parto de la baza teorio de la tradicia china medicino kaj servas kiel ponto inter la baza teorio kaj klinika praktiko. Ghi ne nur intime rilatas kun diagnozo kaj kuracado lau simptomoj, sed ankau havas sian propran leghon. En longtempa praktiko chin-medicinaj kuracistoj resumis kompleton da kurac-metodoj. Nun ni konigas al niaj legantoj kelkajn el ili.

Kuracado kun la homa organismo kiel tuto
En kuracado patogena kauzo trovenda
Malsamaj kuracmetodoj por sama malsano kaj sama kurac-metodo por malsamaj malsanoj
Aliaj specialaj metodoj

 

 

 

 

I. Kuracado kun la homa organismo kiel tuto
    Chin-medicinaj kuracistoj ne kuracas sole malsanan korpoparton, sed faras kuracadon lau la principo preni la homan organismon kiel tuton.
    Lau ili, la homa korpo estas organismo kun visceroj interne kaj hauto, haroj, muskoloj, okuloj, oreloj, busho kaj nazo ekstere. Ili estas interligitaj de ghingluo-oj, kaj dank' al tio ili tenas normalajn fiziologiajn funkciojn. Se iu parto malsanighas, tio influas la tutan korpon. Tial, dum kuracado oni ne devas ignori la malsanan parton, sed, pli grave, doni atenton al la tuta korpo. Kiam iu suferas obstrukcan vaskulariton, la simptomo vidighas che liaj piedoj. Liaj piedfingroj unue ricevas doloron kaj poste nekrozighas, ulcerighas kaj ech defalas. Se oni fortranchas parte la nekrozitajn fingropintojn, la malsano plu gravighas. Chin-medicinaj kuracistoj opinias, ke al la suferanto de obstrukca vaskularito mankas jang-energio, kaj lia sango-cirkulado estas ne glata kaj fine obstrukcita. Tial chin-medicina kuracisto donas al li medikamenton por varmigi lian jang-energion kaj vigligi lian sang-cirkuladon. Tio povas resanigi multajn pacientojn, kies membrojn oni decidis fortranchi.

II. En kuracado patogena kauzo trovenda
    En kuracado oni devas trovi pere de simptomoj la patogenan kauzon kaj reakcion de la malsano en la homa korpo. Che chin-medicinaj kuracistoj estas la termino "fenomeno kaj esenco", kies signifoj estas variaj kaj kies nocioj -- relativaj. Ekz., la patogena kauzo estas esenco kaj la simptomoj -- fenomeno; koncerne malsanan parton, la malsano interne de la korpo estas esenco kaj tiu ekstere -- fenomeno; kaj koncerne la tempon de malsanigho, la antaua au malnova malsano estas esenco kaj la posta au nova malsano -- fenomeno. Evidente, per la termino "fenomeno kaj esenco" chin-medicinaj kuracistoj distingas en diagnozo la chefan kaj akcesoran partojn, gravecon kaj negravecon de la malsano, antau ol ellabori principojn kaj metodojn de kuracado.
    Ghenerale, estas tri metodoj por kuraci la esencan kaj fenomenan malsanojn: (A) Oni unue kuracas la esencan malsanon kaj poste la fenomenan. Ekz., pluraj medikamentoj kontrau hautmalsano ne efikas sur iujn suferantojn de ekzemo. Post ekzameno oni trovis, ke la malsano estas kauzita plejofte de dispepsio. Tiam oni devas unue kuraci la esencan malsanon per lienstomak-saniga kaj malsekec-foriga medikamentoj, antau kuracado de la ekstera ekzemo. Kaj la metodo bone efikas. (B) Se la malsano estas akuta, tiam oni devas unue kuraci la fenomenan. Se ghi estas kronika, oni devas unue kuraci la esencan. Se la malsano abrupte gravighas, oni devas unue preni la fenomenan kiel la chefan kaj trakti ghin unue por ne prokrasti la malsanon kaj gardi la vivon de la malsanulo. Ekzemple, shoko okazas al suferanto de frakturo. La frakturo estas esenca malsano kaj la shoko estas fenomena, tamen la lasta endangherigas la vivon. Oni devas antau chio savi la malsanulon el la shoko kaj poste kuraci la frakturon. Kompreneble, la kurac-metodo estas uzata portempe. Kaj oni devas kuraci la esencan malsanon, post kiam la fenomena mildighas. Oni ne devas kuraci nur la esencan au fenomenan, sed ambau samtempe, kiam la esenca kaj fenomena malsanoj estas samtempe gravaj.

III. Malsamaj kuracmetodoj por sama malsano kaj sama kurac-metodo por malsamaj malsanoj
    Malsamaj kurac-metodoj estas aplikataj al sama malsano tiam, kiam sama malsano prezentas malsamajn simptomojn. Ekz., astmo iafoje prezentas simptomo-komplekson de eksceso, iafoje simptomo-komplekson de nesuficheco, iafoje malvarman simptomon kaj iafoje varman. Nature, oni devas apliki malsamajn kurac-metodojn. Ech por sama malsanulo oni devas apliki malsamajn kurac-metodojn pro la shanghigho en malsamaj sezonoj. En la lastaj jaroj tiu metodo bone efikis por kuraci hepatiton kaj koronarian kormalsanon.
    Sama kurac-metodo estas aplikata al malsamaj malsanoj tiam, kiam malsamaj malsanoj prezentas samajn simptomojn. Iu veterana chin-medicina kuracisto kuracis tri malsanulojn. Iun el ili forte doloris la kapo kaj sendolorigilo ne efikis sur lin. Alia suferis sendormecon dekkelkajn tagojn kaj dormigilo estis senefika por li. La tria suferis astmon kaj ne ricevis efikon post preno de astmo-kvietigilo.     Tamen ili havis samajn simptomojn, kiaj konstipo dum pluraj tagoj, saburo flava, dika kaj seka kaj varmo akumulita kaj stagnanta en la stomako kaj intesto. La kuracisto donis al ili saman laksigan medikamenton. Post preno de la medikamento ili facile fekis kaj ne plu suferas kapdoloron, sendormecon kaj astmon.

IV. Aliaj specialaj metodoj
    Krom la fundamentaj kurac-metodoj de la tradicia china medicino, kiuj enkorpigas la tutecon kaj principecon de la chin-medicina diagnozo, estas ankau multaj specialaj kurac-metodoj, kiuj ludas pozitivan rolon en klinika praktiko.
    En la vivo povas okazi, ke kiam oni vershas akvon el krucho kun kovrilo firme fermita, la akvo ne estas facile ellasebla. Se oni estas iomete malferminta la kovrilon, la akvo facile ellasighas. Chin-medicinaj kuracistoj estas lertaj apliki inspiron de la chiutaga vivo al la direktado de klinika praktiko. Edifitaj de la fenomeno, chin-medicinaj kuracistoj trovis vojon por kuraci edemon.
    Ghenerale, chin-medicinaj kuracistoj uzas diurezigajn drogherbojn por kuraci edemon. Sed tio ne bone efikas sur gravajn edemulojn. Se oni rigardas la korpon de edemo-suferanto kiel "kruchon" kaj lian uretron kiel "krucho-busho", do liaj pulmoj estas kvazau "kovrilo" de la supra parto de la korpo. Tiam chin-medicinaj kuracistoj donas preskribon por vigligi lian pulman funkcion kaj shvitigi lian tutan korpon por malfermi la "kovrilon". Dank' al tio, la suferanto povas facile urini kaj resanighi. Chin-medicinaj kuracistoj humure nomas tiun kurac-metodon "preni kruchon por malfermi ghian kovrilon".
Lau la vidpunkto de la moderna patologio kaj fiziologio, diurezigado celas pliigi la urin-ellasan kvanton de la urina sistemo kaj lakso apartenas al la afekcio de la dika intesto. Ili estas tute malsamaj. Tamen chin-medicinaj kuracistoj ofte uzas diurezigan metodon por kuraci lakson, opiniante, ke lakso estas kauzita de pluraj faktoroj, tamen en kliniko lakso plejparte estas kauzita de troa patologia malsekeco en la korpo. Malsekeco estas fiziologia kaj patologia termino propra al la tradicia china medicino. Ghia normala fiziologia funkcio estas malsekigi chiujn organojn de la korpo, sed troa malsekeco kauzas diversajn malsanojn. Se ghi estas en muskolo kaj hauto, do estighos edemo; se ghi estas en la pulmoj, do estighos tuso, kaj se ghi estas en la dika intesto, do estighos lakso. Se oni uzas diurezigan medikamenton por forigi la malsekecon en la dika intesto, la lakso estos chesigita.
    Kaj krome, chin-medicinaj kuracistoj ofte aplikas aliajn kurac-metodojn, ekz., por malsano en la supra korpoparto oni kuracas la malsupran, kaj por malsano en la malsupra korpoparto oni kuracas la supran; oni somere kuracas malsanon kauzitan en vintro kaj vintre kuracas malsanon kauzitan en somero.
    Estas ekzemplo de kuracado de la malsupra korpoparto por malsano en la supra korpoparto. Astmo trovighas en la trakeo kaj pulmoj. Post atenta observado oni trovis, ke la malsano atakas au gravighas en la tempo, kiam la malsanulo sate manghas au suferas dispepsion au konstipon. Ne bone efikas nura astmo-kvietigilo kontrau tia astmo. Chin-medicinaj kuracistoj aplikas tre efikan kurac-metodon faciligi fekadon.
    Suferanto de rektumo-ptozo havas malsanon en la malsupra korpoparto. Por kuraci ghin, chin-medicinaj kuracistoj plejofte pikas per kuraca pinglo la akupunkturan punkton bajhuj sur la verto por ricevi bonan efikon.
    Iuj maljunaj suferantoj de trakeito ofte en vintro sentas sin malbone. Chin-medicinaj kuracistoj opinias, ke al la maljunuloj mankas vitala energio, precipe en vintro al ili serioze mankas vitala energio. Tio estas ilia patogena kauzo. Tiaokaze, chin-medicinaj kuracistoj donas al ili ofte en somero medikamenton tonikan por vitala energio, faras al ili artemizian mokson au algluas al ilia korpo plastrojn. Tio povas malgravigi ilian trakeiton en vitro kaj ech resanigi ilin.
    En somero iuj homoj suferas malfortan febron, malfortecon, soifon kaj malkvieton.
Chin-medicinaj kuracistoj opinias, ke tio estas simptomo de malforta jin-energio. Por reguligi la ekvilibron de jin- kaj jang-energioj, preventi kaj kuraci febron somere, chin-medicinaj kuracistoj proponas, ke la suferantoj prenu vintre medikamenton tonikan por jin-energio.
    Unuvorte, la kuracaj principoj kaj kurac-metodoj de la tradicia china medicino estas rigoraj kaj flekseblaj, tamen ili chiuj observas ghian bazan teorion. Tial la eminentaj chin-medicinaj kuracistoj devas havi multajn solidajn sciojn pri la baza teorio kaj flekseblan kaj viglan penson en klinika kuracado, nur tiaj kuracistoj povas apliki plej efikajn kurac-metodojn kaj akiri plej bonan kurac-efikon.