Sankciite,
hematiopoezino estas aplikata en kliniko. Dank' al tio oni povas
plenumi operacion sen transfuzo.
Hematiopoezino
estas aparta faktoro por protekti kaj akceli disfendighon, kreskon
kaj maturighon de la sangokreaj trunkaj cheloj en medolo kaj ilian
transformighon en eritrocitojn. La hematiopoezino estas uzata chefe
por kuraci anemion, kauzitan de kronika rena prostracio kaj malsano
de sangokreaj trunkaj cheloj k.a. Ghi estis uzata jam plurajn jarojn
en kuraco de internaj malsanoj.
Tamen
hematiopoezino estis ekaplikata en kuraco de kirurgio nur antau
nelonge. Nun ghi estas uzata chefe en operacio por kuraci frakturon
kaj spinon, kiu bezonas transfuzon de nur 200-600 kubcentimetroj.
Ghi ludas gravan rolon, kiun neniel povas ludi surogato de plasmo.
Uzante hematiopoezinon, la operaciitoj ne plu maltrankvilighos pro
eventualaj aideso, hepatito, aliaj infektaj malsanoj, hemolizo kaj
febro.
Oni
diris, ke post kiam maturighos la operacio kun hematiopoezino, Chinio
shparos 88% da bezonata sango kaj dank' al tio multe mildighos la
strechiteco de la sangoprovizo.
|