Bencao
Gangmu estas mondfama chin-medicina farmakopeo, verkita de Li
Shizhen en Ming-dinastio (1368-1644).
La
verko konsistas el 52 volumoj de 16 partoj. En ghi legighas 1892
specoj da drogoj. La autoro konigis chiujn drogojn kaj iliajn produktejon,
formon, kulturadon kaj kolektadon. Li ghustigis erarojn en la antauaj
farmaciaj verkoj kaj historiaj dokumentoj kaj konigis la ghustajn
metodojn por ilia preparado antau la uzado. En la verko legighas
ankau 11 mil popolaj receptoj kolektitaj de li en multaj jaroj.
La verko havas ankau 11 mil bildojn de drogoj. Bencau Gangmu,
autoritata farmacia verko kun richa enhavo, sisteme resumis la spertojn
akumulitajn de la chinoj antau la 16-a jc. Kiel valora scienca heredajho
de Chinio, ghi ludas gravegan rolon en la historio de la china medicino.
Ghi estis tradukita en multajn lingvojn, kiaj la japana, latina,
germana, franca, angla kaj rusa.
|