Farmakologia sistemo de la china medicino

    Ankau la china medicinajho ekhavis sian farmakologian sistemon, dank' al disvolvigho de la fundamenta teorio de la china medicino kaj ghia klinika praktiko. Nur koninte la fundamentan teorion, oni povas scii, kiel efike apliki la chinajn medicinajhojn en la praktiko, alie oni malsukcesos.

    Legendo diras, ke Shennong gustumis sennombrajn herbojn por koni drogherbojn. La farmakopeo "Shennong Bencao Jing" registris 365 drogherbojn kaj nun estas pli ol 5000 specoj de chinaj medicinajhoj. Iliaj nomoj estas diversaj kaj plejparte havas sian apartan originon kaj signifon.

    Lau la fundamenta teorio de la china medicino chinmedicinaj kuracistoj diagnozas pacienton per observo, flaro, demando kaj pulsopalpo, elektas konvenajn herbodrogojn surbaze de la china farmacia teorio kaj faras preskribon, por ke la paciento estu efike kuracata.

    La chinmedicinaj kuracistoj preskribas medikamentojn surbaze de la china farmacia teorio, kiu inkluzivas la doktrinojn pri kvar ecoj, pri kvin gustoj, pri levigho kaj mallevigho, pri floso kaj sinko de droga efiko, pri gujghing-o (gujghing signifas specifan ekikon de medicinajho sur ghingluo au viscera organo), kaj pli kunarangho kaj malpermesoj de medicinajhoj.

Revenu