La
kvar ecoj estas la malvarma, varma, varmeta kaj malvarmeta trajtoj
de chinaj medicinajhoj. Varmo kaj varmeto estas malsamaj kategorie
kiel malvarmo kaj malvarmeto kaj diferencaj en la grado inter si.
Jughate lau la doktrino pri jin kaj jang, malvarmo
kaj malvarmeto apartenas al jin kaj varmo al jang.
La
kvar ecoj de medicinajhoj estas relativaj al malvarmo kaj varmo
de la malsano. Lau la china medicino oni dividas la malsanojn en
varman kaj malvarman kazojn. Ghenerale dirite, la medicinajhoj por
kuraci varmajn malsanojn plejparte estas trajte malvarmaj au malvarmetaj,
ekz., koptido, skutelario (Scutelaria), felodendro (Phellodendri)
kaj lonicero povas forigi internan fajron kaj febron kaj sentoksigi;
la medicinajhoj por kuraci malvarmajn malsanojn plejparte estas
varmetaj au varmaj trajte, ekz., efedro, cinamo, akonita radiko
kaj seka zingibro povas varmigi jang-energion kaj forigi
internan malvarmon kaj malsekecon.
Krome,
iuj medicinajhoj estas mildaj nature. Ili estas au varmetaj kaj
nesekigaj, kia dangshen-o (Codonopsis pilosulae),
au malvarmetaj kaj nemalvarmaj, kia bupleuro. Sed fakte, ili estas
au iom pli ol varmetaj au iom pli ol malvarmetaj, sed ne liberigis
sin de la kvar ecoj. Tial la farmakopeoj de chinaj medicinajhoj
indikas la naturon de chiu medicinajho.
Revenu
|