Kvin
gustoj signifas gustojn pikan, salan, acidan, amaran kaj dolchan
de chinaj medicinajhoj. Krome, ankau iuj medicinajhoj sen klara
gusto estas rigardataj kiel dolchaj. Lau la doktrino pri jin
kaj jang, pika kaj dolcha gustoj apartenas al jang,
dum acida, amara kaj sala gustoj al jin, chiu kun sia aparta
efiko.
La
medicinajhoj kun pika gusto efikas por forigi eksterpatogenajn faktorojn
atakantajn la homan eksterajhon, reumatismon, vigligi vitalan energion
kaj sangocirkuladon, solvi cervikan tuberkulozan limfan nodon kaj
stagnajhon formitan de patogenaj faktoroj. Mento kaj efedro estas
ofte uzataj en kuracado de malvarmumo, ligustiko (Ligusticum
wallishii) kaj lapa sausureo estas uzataj por kuraci sangokoagulon
kaj stagnadon de vitala energio. La medicinajhoj kun dolcha gusto
estas tonikaj kaj mildigaj de malsanoj. Ili estas ofte uzataj por
kuraci astenian malsanon. Ekz., astragalo estas tonika al vitala
energio kaj preparita rehmannio (Rehmannia glutionsa) estas
tonika al sango. La medicinajhoj kun malforta gusto, kiel koiksa
semo kaj porofungo (Poric cocos), estas ofte uzataj por forigi
malsekecon en la korpo kaj urinigi. La acidaj medicinajhoj estas
adstringaj kaj retenemaj je sango kaj vitala energio. La amaraj
medicinajhoj povas forigi febron, patogenan manifestighon de interna
varmo kaj humidecon en la korpo kaj tiuj salaj povas solvi stagnajhon
kaj laksetigi.
La
chinmedicinaj registroj pri gusto de chiu medicinajho venis de gustumado
kaj analizado pri ghia klinika efiko. Iuj medicinajhoj havas pli
ol unu guston, ekz., cinamo estas pika kaj dolcha, skrofulario amara
kaj sala kaj efedro pika kaj amara. Ankau iliaj efikoj estas komplikaj.
Chiu
china medicinajho havas sian econ kaj guston, tial la chinmedicinaj
kuracistoj devas fari sintezan konsideron pri preskribo. Zingibro
estas pika, astragalo dolcha, shelo de oficinala magnolio amara,
skizandro acida kaj juna cervokorno sala. Ili chiuj estas varmetaj
kaj havas malsamajn gustojn, tial ankau iliaj funkcioj estas diferencaj.
Revenu
|