Malsamaj
malsanoj ofte havas malsamajn simptomojn: supren (vomo, tuso, astmo),
malsupren (lakso, viscera ptozo), eksteren (shvitado kaj febro)
kaj internen (ekzantemoveneno au ekstera malsano evoluas internen).
Kontrau la supre diritaj simptomoj, la efiko de chinaj medicinajhoj
en la korpo estas diferenca. Pri tio traktis la teorio de levigho
kaj mallevigho, floso kaj sinko de chinmedicinajha efiko. Sekve
de tio, en klinika praktiko la chinmedicinaj kuracistoj devas elekti
medicinajhojn, kiuj kontrauas al la malsana tendenco kaj havas efikon
de levigho kaj mallevigho, floso kaj sinko.
"Levigho"
havas la sencon de suprenigho. La chinaj medicinajhoj efikaj por
kuraci malsanon malsupren au tiun che supra au malprofunda parto
plejparte havas la funkcion de levigho. Kaj la levigho kaj floso
estigitaj de la medicinajhoj havas similan efikon.
"Mallevigho"
havas la sencon de malsuprenigho. La chinaj medicinajhoj efikaj
por kuraci malsanon supren kaj tiun che malsupra au interna parto
plejparte havas efikon de mallevigho. Mallevigho kaj sinko estigitaj
de la medicinajhoj havas similan efikon.
La
levigho, mallevigho, floso kaj sinko de la chinaj medicinajhoj havas
certan rilaton kun iliaj gusto kaj pezo. Ghenerale, la chinaj medicinajhoj
fortodoraj, malfortgustaj kaj malpezaj, kiaj floroj au folioj de
planto, kaj la medicinajhoj kun varma au varmeta eco, pika au dolcha
gusto, plejparte havas efikon de levigho kaj floso; kaj la chinaj
medicinajhoj malfortodoraj, fortgustaj kaj pezaj, kiaj semo, frukto
de planto, ercoj kaj konko, osto kaj korno de besto, kaj tiuj malvarmaj
au malvarmetaj, acidaj, amaraj au salaj plejparte havas efikon de
mallevigho kaj sinko.
Gujghing
temas pri elekta efiko de chinaj medicinajhoj al malsanoj de
iuj ghingluo-oj kaj visceraj organoj de homa korpo. Iuj chinaj
medicinajhoj senfebrigaj kun malvarma eco havas efikon au sur la
pulmoj au sur la hepato. La doktrino pri gujghing-o formighis
surbaze de sistema resumado de la efikoj de diversaj chinaj medicinajhoj
sur malsamaj korpopartoj. La doktrino plenigis la mankon de la kvar
ecoj, kvin gustoj, levigho, mallevigho, floso kaj sinko de la china
medicinajho. Char china medicinajho varmiga al la lieno eble ne
povas varmigi la renojn, china medicinajho senfebriga al la hepato
eble ne povas forigi la febron de la koro, kaj china medicinajho
foriganta la malordighon de la gastrofunkcio eble ne povas irigi
la pulman funkcion malsupren.
La
doktrino pri gujghing-o de la china medicinajho bazas sin
sur la doktrinoj pri ghingluo-oj kaj visceroj. Lau la efika
kuraco de iu china medicinajho sur iu ghingluo-o kaj koncerna
viscera malsano, ghi faras klasifikon de la chinaj medicinajhoj.
Multaj chinaj medicinajhoj havas multspecan efikon.
Revenu
|