La
china farmakologio atentigas ankau pri kunarangho kaj malpermeso
de chinaj medicinajhoj. Ghi postulas, ke la chin-medicinaj kuracistoj
bone kunaranghu drogherbojn de pli ol du specoj por akordigi iliajn
ecojn kaj plifortigi la efikon. Samtempe, oni devas distingi la
chinajn medicinajhojn netaugajn en kuna uzo de unu preskribo.
Estas
kvin kunaranghaj manieroj de chinaj medicinajhoj: Unuopa efiko (dozo
el unu drogherbo), reciproka intensigo (dozo el duspecaj drogherboj
efike interligitaj por pliigi la efikon), reciproka akordigo (dozo
el duspecaj drogherboj efike interligitaj por akordigi la efikon),
reciproka regado (dozo el plurspecaj drogherboj, inter kiuj unu
limigas venenon au fortecon de alia) kaj reciproka eliminado (unu
medicinajho de la dozo eliminas la venenan reakcion de la alia).
Estas du malpermesoj en la kunarangho de chinaj medicinajhoj: reciproka
malpliigo (unu medicinajho malfortigas au retenas la efikon de la
alia) kaj reciproka pliigo de veneno (duspecaj drogherboj en kuna
uzo naskas fortan venenon au malbonan reakcion). La chin-medicinaj
kuracistoj de diversaj dinastioj resumis multe da drogherbo-paroj
en sia praktiko de kunarangho.
Revenu
|