Kio estas akupunkturo kaj mokso?

    Akupunkturo estas pingla pikado, t.e. enpiki malsamajn pinglojn en certajn korpajn punktojn de homo kaj diversmaniere manipuli ilin por mekanike stimuli la internajn organojn. Tio celas reguligon de organisma funkcio kaj forigon de inflamo kaj doloro.

    Mokso estas bruligi bastonetojn au rulajhojn el sekaj artemiziaj folioj por varmigi au kauteri certajn korpajn punktojn sur homa hauto por preventi kaj kuraci malsanojn per varma ekscito de koncernaj organoj.

    Ambau kuracmetodoj estas fizikaj terapioj. En la lastaj jaroj oni aplikis iujn medikamentojn al korpaj punktoj surbaze de la tradiciaj terapioj de akupunkturo kaj mokso por pliigi la efikon. Tio estas fizika kaj kemia ekscito de koncernaj korpaj punktoj en kombino. Krome, oni faris ankau eksciton per lumo, elektro, mikroondo, lasero kaj aliaj, kaj aldone iujn kirurgiajn operaciojn por intensigi la eksciton kaj plialtigi la efikon de akupunktura kaj moksa terapioj.

    Kun la progreso de sciencoj, tagon post tago plimultighos tiaj ekscitaj terapioj, tamen ili donas sian efikon nur per korpaj punktoj kaj kanaletoj kunligantaj la histojn kaj epidermon. Tio diferencigas la akupunkturon kaj mokson disde la aliaj fizioterapioj kaj estas ilia plej chefa karakterizajho.

Revenu